Lalden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lalden (stacidomo).
Lalden
Blazono de Lalden
Blazono de Lalden
Blazono de Lalden
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 18′ 3″ N 7° 54′ 15″ O / 46.30083 °N, 7.90417 °O / 46.30083; 7.90417 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 3″ N 7° 54′ 15″ O / 46.30083 °N, 7.90417 °O / 46.30083; 7.90417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 654
Areo 1,28 km²
Alteco 658 m super marnivelo
Poŝtkodo 3931
Komunumkodo 6286
Mapo de Lalden
Mapo de Lalden
Situa mapo de Lalden
vdr

Lalden estas komunumo en la distrikto Vispo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 654 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lalden situas en Supra Valezo ĉe la norda bordo de la rivero Rodano ĉe la suda rampo al la malnova Lötschberg-Tunelo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lalden kaj la industria setejo Finnubach kaj la setlejo Lalden Station ĉe la stacidomo de la malnova Lötschbergfervojlinio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,28 km², de kiuj 5,5% estas kovritaj de arbaro, 45,3% servas por agrikulturo kaj 27,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lalden limas en nordo al Eggerberg, en nordoriento al Naters, en oriento al Brig-Glis, en sudo al Vispo, kaj en okcidento al Baltschieder.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lalden situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj tamen facile atingeblas pere de vojo, kiu kondukas al la kantona ĉefvojo n-ro 9 en Vispo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la malnova Lötschbergfervojo de Brigo al Spiez.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lalden datiĝas el la jaro 1218 kiel Laudona. Ek de la mezepoko apud Lalden ekzistas ponto trans Rodano, kiu konektas la lokon kun Vispo. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Lalden apartenis al la kvartalo Vispo de la Valeza Dekono Vispo. La komunumaj statutoj, kiuj datiĝas el la jaro 1540 estis renovigitaj en la jaro 1734. En la jaro 1662 estis konstruita komunuma domo, kiu estis novkonstruita en la jaro 1744. En la 1960-aj jaroj la iama kamparana vilaĝo estis pro la konstruo de fabrikoj de Lonza transformita al industria komunumo. Hondiaŭ 80% de la loĝantaro laboras en industrio.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]