Lana Wood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lana Wood
Naskonomo Svetlana Zaĥarenko-Gurdin
Naskiĝo 1-a de marto 1946
Flago de Usono Santa Monica, Kalifornio, Usono
Oficiala ttt Lanawood.net
v  d  r
Information icon.svg

Lana Wood (artistnomo de Svetlana Zaĥarenko-Gurdin) (Santa Monica (Kalifornio), Usono, la 1-an de marto 1946) estas usona aktorino kaj filmproduktistino.

Ŝi naskiĝis el rusaj gepatroj, kiuj ambaŭ elkreskis en la eksterlando. La patro de Lana elkreskis en Vankuvero (Kanado), ŝia patrino en Ĉinio. Post ilia geedziĝo ili foriris al Santa Monica, Kalifornio kie Lana naskiĝis.

Lana kaj ŝia fratino Natalie Wood estis fanoj de reĝisoro Sam Wood kaj prunteprenis lian nomon je la komenco de ilia kariero. Ankaŭ Olga Gurdin estas fratino de Lana Wood.

La plej konata rolo de Lana Wood estas tiu de Plenty O' Toole en la James Bond-filmo Diamonds Are Forever. Krom tio ŝi rolis en pli ol dudek filmoj. En 1982 ŝi finis aktori por dediĉi sin al produkti filmojn

Lana Wood havas unu filinon Evan Taylor Maldonado, kaj tri genepojn (Nicholas (n. 1998), Daphne (n. 2000), and Max (n. 2002)).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]