Finna Laponio
La Laponia gubernio (en la finna: Lapin lääni), ĝis la 31-a de decembro 2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj, estis la plej norda gubernio en Finnlando. Ĝia ĉefurbo estis Rovaniemi. La areo de la Laponia gubernio etendiĝis de la Balta Maro (Botnia golfo) ĝis la Norvega limo. La plej norda parto de la Laponia gubernio estis parto de Sameio. La areo de la gubernio estis 98 947 kvadratkilometrojn kaj ĝi enhavis 29 procentaĵojn el la teritorio de Finnlando. La laponia gubernio konsistis nur el unu provinco, kies areo egalis kun la gubernio.
Fine de la jaro 2008 la gubernio havis 183 963 loĝantojn, kiu estas nur 3,6 procentaĵoj el ĉiuj loĝantoj de Finnlando. La loĝantoj estis plejparte finnlingvaj. La samea lingvo estas parolata nur en la plej norda parto de la guberio fare de 2500 personoj. La plej granda parto de loĝantoj vivis kaj daŭre vivas en la sud-okcidenta parto de la eksa gubernia teritorio.
Geografio
La norda polusa cirklo iras tra la gubernio iom norde de Rovaniemi. La klimaton influas la norda situo, grandaj diferencoj de alteco kaj la proksimaj maroj Botnia golfo kaj Arkta Oceano. La plej alta loko de Finnlando, monto Halti 1 328 metroj, situas en la nord-okcidenta parto apud la norvega limo. En la nordo situas la tria plej granda lago de Finnlando, Inari-lago kies areo estas 1 040 km². En Laponio estas ankaŭ du grandaj artefaritaj lagoj - Lokka kaj Porttipahta.
Historio
La suda parto de finnlanda Laponio estas loĝata de finnoj ekde la jaro 1000. Sameoj okupiĝis pri ĉasado, boac-bredado kaj fiŝkaptado kaj la sveda ŝtato agnoskis al ili rajton posedi la teron, kiun ili utiligis. La sameoj pagis imposton al la veda reĝo. En jaro 1500 finna loĝantaro troviĝis en la tuta suda parto de Laponio, ĝis proksimume la nivelo de la polusa cirklo. La orienta limo al Ruslando estis fiksita nur en 1595 kaj 1617. La norda limo al Norvegio estis fiksita en 1751. Pli frue du aŭ tri regnoj kune administris partojn de Laponio kaj la sameoj pagis imposton al ĉiuj el ili.
Komence de la 1600-aj jaroj la sveda reĝo Karlo la 9-a donis al koloniistoj permeson loĝi ankaŭ norde de la polusa cirklo kaj la finna loĝantaro disvastiĝis pli norden. Tamen la plej norda parto de Laponia gubernio havis samean plimulton ĝis la komenco de la 20-a jarcento. En Utsjoki (Ohcejohka) sameoj estas plimulto eĉ nuntempe. La unua urbo en Laponio estas Tornio, fondita en 1621.
Laponio fariĝis propra gubernio en la jaro 1938. Pli frue ĝi apartenis al la gubernio Oulu. Antaŭ 1944 al la Laponia gubernio apartenis ankaŭ Petsamo.
Komunumoj
La gubernio havas 21 komunumojn, el kiuj kvar estas urboj.
|
|