Laurens van der Post

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laurens van der POST, naskiĝinta la 13-an de decembro 1906 en Philippolis en Oranĝa Liberŝtato (nun en respubliko de Sud-Afriko), mortinta je la 6-an de decembro 1996, estis afrikansa intelektulo, sinsekve gazetisto, aventuristo, bredisto, militisto, verkisto kaj elstara defendanto de rasa egaleco, kio kaŭzis al li malfacilaĵojn kun la apartismaj registaroj de lia naskiĝlando. Li ĉefe iĝis konata pro priskribado, laŭdado kaj provo de defendo kaj konservo de la praaj loĝantoj de suda Afriko: la boŝmanoj (= veprejaj homoj).

Dum la Dua mondmilito li servis en la brita armeo, partoprenis pluraj aventurajn komisiojn kaj estis plurajn jarojn malliberigita de la japanoj. El ĉiuj tiuj (kaj aliaj) travivaĵoj li faris pluraj sukcesajn librojn. Li spertis 16-jaran amikecon kun la psikonalisto Carl Gustav Jung, kaj provis krei Jung-an centron en Kaburbo. Lia ama vivo estis komplika kaj eventplena.

Li mortis 90-jara. Liaj lastaj vortoj estis la afrikansaj "die sterre" t.e. "la steloj".