Lectio divina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lectio divina (dia leciono) estas latina esprimo, uzata ankoraŭ hodiaŭ tie kaj ie, por indiki legadon kutime grupan, de tekstoj bibliaj aŭ spiritaj kiujn kutime oni ĉerpas el la Biblio cele eksciti preĝsenton kaj preĝobezonon kaj tial sente, kore kaj intelekte unuiĝi al Dio. Tiu metodo invitas, certe, al la studo, observado kaj kritika penetrado en la Sankta Skribaĵo, kvankam tiu ne estas la rekta celo de la lectio divina.

Kiel originan kialon oni vidas la insisto de Kristo kiu plurfoje invitis rigardi kaj kontroli en la Biblio kion ĝi diras pri li, kaj li mem tion faris kuniĝinte kun la du disĉiploj laŭvoje al Emaus (Luko 24). Kaj eksplicite diratas en Johano 14,23: “se iu min amas, kaj observas mian vorton...”.

Jam en kristana medio de oriento aperis la lectio divina kiel metodo por pli kristane formiĝi: ĝi estis elpensita de Origeno (220 ĉirkaŭ), kiu, krom ĝin praktiki, ankaŭ ĝin rekomendis ĉar la nepra metodo por igi vorto de Dio la Biblion konsistas el atenta legado, konstanta zorgo pri ĝi, kaj preĝo. En Okcidento la lectio divina estis enkondukita de Sankta Ambrozio el Milano kaj vaste praktikata en la monak(in)ejoj kiel jam en oriento.

La kvar sencoj de la Biblio laŭ Origeno[redakti | redakti fonton]

Por ĝuste kompreni la Biblion kaj ĝiajn apartajn erojn utilas distingi kvar signifojn troveblajn je divesaj niveloj. Ili estas [1]:

Historia

Alegoria

Tropologia

Anagogia

Tiuj diversaj signifoj, ĉu akceptitaj de aliaj bibliistoj ĉu kritikitaj sed bazaj por la tuta Mezepoko, utilis por enirigi la leganton en la komprenon de la dia mesaĝo kaj per ĝi fari preĝunuiĝo al Dio. La kvar sencoj, elpensitaj de skola de Origeno kontribuis por la inteligenta legado kaj kritiko de la bibliaj lingvoj, kiu laŭ la tempo kreskis ĝis fariĝi la modernaj sciencoj pri la bibliaj lingvaĵoj kaj interpreto.

Iom post iom la metodo eliris el la klostro por eduki al la sama legado ankaŭ la fidelulojn kunigitajn en loko por aŭskulti leganton kaj komentiston. Tiu metodon de medito kaj preĝado instigis ankaŭ la lasta Dua Vatikana Koncilio per la konstitucio Dei Verbum.

La Patroj de la Dezerto kaj la Patroj de la Eklezio praktikis kaj perfektigis la kuntekstojn de aŭskulto de la lectio divina, rimarkante ke ĝuste per tiu aŭskultado la partoprenantoj konsciiĝas pri du aferoj: 1) ekzistas abismo inter tio kion oni scias (per onia inteligento, oniaj pensoj) kaj tio kion oni faras (per onia volo kaj onia agado): oni konstatas ke onia volo estas febla, ke ĝi emas agadi malsame ol la sugestoj de la aŭskutata vorto; 2) oni ne scias kiel fari por eliri el tiu persona dispecigo se ne sin helpigante ĝuste per la lectio divina.

Vere al la lectio divina laŭ la metodoj de Pakomio, Aŭgusteno de Hipono, Bazilio el Cezarea kaj Benedikto el Nursio, oni aldonis la manlaboron (kiu estis precipe eksterpreĝa laboro, do ankaŭ studo kaj skribejo kaj biblioteko), kaj la partoprenon en liturgiaĵoj.

En la 12-a jarcento monako Guigues el Chartres sistemigis la lectio divina/n laŭ kvar etapoj (Scala Claustrarum =ŝtuparo de la klostroloĝantoj): Legado, Meditado, Preĝo kaj Kontemplado. «La legado serĉas la plej taŭgan vojon, la meditado ĝin trovas, la preĝo ĝin petas, la kontemplado ĝin gustumas» (vidu Sources Chrétiennes n°163)[2][rompita ligilo].

Hodiaŭ kutime la lectio divina estas praktikata tiel: unu ĉiutaga horo kun komuna legado de apartaj biblieroj, ofte laŭetape sekvante tutan libron, kaj post kongrua preparo ĉu kultura ĉu intelekta ĉu fizika.

La kvar etapoj de la lectio divina[redakti | redakti fonton]

Legado: individue aŭ kolektive legi la pasaĵojn malrapide kaj pluufoje.

Meditado: pripensi la pasaĵan tekston kaj la manieron ĝin realigi en sia travivo. Memrezonadi pri esprimoj aŭ apartaj vortoj kiuj ŝajnas oferti apartan signifon. Ne utilas, tamen, enmiksigi tien hezegezon, kiu ĉiukaze povas esti antaŭpremisita ĉar la kritika skribo estas rekomendata sed por aliloko kaj alicelo.

Preĝado: malfermi sia koron al Dio. Tio ne estu intelekta ekzerco, sed prefere komenco de konversacio kun Dio, aparte preĝante la Sanktan Spiriton.

Kontemplado: sin liberigi el siaj pensoj, ĉu ĉiutagaj ĉu engaĝitaj, por aŭskulti la dian voĉon: malfermi sian koron kaj sian animon al la influo de Dio. Por progresi en tiu kontemplado estas konsilite peti la helpon de spirita konsilanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Enzo Bianchi, Pregare la parola. Introduzione alla « Lectio divina ». Milano, 1973, 1990

Enzi Bianchi, Prier la Parole. Une introduction à la Lectio divina, Abbaye de Bellefontaine (Vie monastique 15), Bégrolles-en-Mauges, 1996, ISBN 2-85589-972-9

Enzo Bianchi, Écouter la Parole. Les enjeux de la lectio divina, Lessius (Le livre et le rouleau 28), Bruxelles, 2006, ISBN 978-2-87299-154-9

Aŭgusteno de Hipono, Confessiones (konfesoj), kie diritas: "Da quod jubes, et jube quod vis" (Donacu kion vi ordonas, kaj ordonu kion vi volas, X,29, 31, 37).

Méditer jour et nuit la Loi du Seigneur : la « lectio divina » dans le Carmel Thérésien contemplatif féminin. Schéma d’orientation de la Maison Générale

Jean Khoury, Respirare la Parola, lectio divina e vita quotidiana, Milano, 2003

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]