Lehel Gál
Lehel Gál | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1969 en Rumanio Șimleu Silvaniei |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | vitralisto • pentristo • universitata instruisto |
Lehel Gál, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gál Lehel estas rumania hungara pentristo, vitralisto, altlerneja instruisto.
Lehel Gál[1] naskiĝis en 1969 en Șimleu Silvaniei.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lehel Gál apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li maturiĝis en arta mezlernejo en Târgu Mureș en 1988. Ekde la sekva jaro li vivis en Hungario, kie li akiris pentristan diplomon en Hungara Belarta Universitato en 1996, post 2 jaroj majstran diplomon, pli poste en 2007 li doktoriĝis, fine li akiris sciencan gradon DLA en 2011. Lia majstro estis Gábor Nagy (pentristo). Intertempe ekde 1992 li partoprenis en ekspozicioj ankaŭ eksterlande. Inter 1998-2006 li instruis en la universitato, poste en instituto en Szeged. Inter 2016-2020 li estis docento kaj katedrestro, ekde 2018 institutestro. Li ricevis premiojn inter 1995-2017.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1993)
- Szentendre (1996)
- Szeged (1997, 2001)
- Csongrád (urbo) (2006)
- Parizo (2007)
- Milano (2008)
- Gödöllő (2010)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Nyitott tér (sekpentraĵo), Budapeŝto, (1995)
- Kert (sekpentraĵo), Göd, (2002)
- Látkép (sekpentraĵo), Cluj, (2008)
Elektitaj vitraloj[redakti | redakti fonton]
- vitraloj de tombeja kapelo en Rácalmás (2016)
- vitraloj de Preĝejo Sankta Spirito (Veresegyház) (2016)