Levi Wiener
El Vikipedio
(Alidirektita el Leo Wiener)
Levi Wiener (Leono Vienano) estis hebrea esperantisto, aktivanta en la tempo inter la du mondmilitoj. Li postlasis kelkajn tradukojn kaj redaktis librojn de aliaj tradukintoj.
[redaktu] Verkoj
- Esperanto per Esperanto (lernolibro de la lingvo Esperanto laŭ senpera rekta metodo, Szapiro, 1932)
[redaktu] Tradukoj
- Jeruŝalmi, Naum: Merkado, la azenpelisto (El la hebrea originalo, 1933)
- Jeruŝalmi, Naum: Eksiĝo (El la hebrea originalo, Warszawa 1930)
- Bang, Herman Joachim: La hontemulo; La unua kiso (Warszawa: Szapiro, [1932])
- Strindberg, August: Amo kaj pano; Aŭtuno (Warszawa: Szapiro, [1933])
[redaktu] Redaktitaj libroj
- Glowacki, Aleksander: La vizio; La veŝto (El la pola originalo trad. Lidja Zamenhof., red. de Leono Vienano. - Warszawa: Szapiro, [proks. 1930])
- Romanov, Pantelejmon: La mistero; Unu horo (El la rusa originalo trad. Isaj Dratwer. Red. de Leono Vienano. - Warszawa: Szapiro, [proks. 1930])
- Biro, Lajós: Fraŭlino Ida (El la hungara trad. L. Rereips. Red. de Leono Vienano. - Warszawa: Szapiro, [proks. 1930].)
- Porzsolt, Kálmán: La vojo malsupren (El la hungara trad. L. Rereips. Red. de Leono Vienano. - Warszawa: Szapiro, [proks. 1930].)

