Leonardo Torres Quevedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leonardo Torres QUEVEDO (naskiĝinta en Santa Cruz de Iguña la 28-an de decembro 1852 – mortinta en Madrido la 18-an de decembro 1936) estis hispana inĝeniero, inventisto kaj esploristo.

Leonardo Torres Quevedo naskiĝis en Kantabrio, sed loĝis de infanaĝo en Bilbao; li studis inĝenierion en Parizo kaj Madrido.

Li baldaŭ dediĉis sin al la esplorado kaj elpensado de novaj maŝinoj. Liaj ĉefaj celoj estis jenaj:

Aviado

Torres-Quevedo elpensis kaj patentis modelon de direktigebla balono, laŭ koncepto malsama al la famaj zepelinoj, ĉar liaj estis duonrigidaj. La koncepto estis provita kaj uzita internacie, kvankam la modelo de Zeppelin havis poste pli da sukceso.

En liaj esploroj kunlaboris kun li la aviadisto Emilio Herrera, en la teĥnika altlernejo kiun tiu ĉi gvidis.

Aera transportilo

La Spanish Aerocar, super la Niagara Akvofalo.

Torres multe laboris en la konstruado de pendaj transportiloj, en Hispanio kaj aliaj landoj. Lia plej fama verko estas la transportilo super la Niagara Akvofalo en Kanado, la Spanish Aerocar, konstruita en 1916 kaj ankoraŭ funkcianta nuntempe.

Telekontrolo

Alia invento estis la maŝinoj kontrolitaj el la distanco. Li prezentis sian Telekino en la Akademio de Scienco de Parizo en 1903, kaj ĝin patentis. La plej fama modelo siatempe estis malgranda boato, naviganta en la maro ĉe Bilbao, funkciigata el la bordo, kiun li prezentis en 1906.

Aŭtomataj kalkulmaŝinoj

Torres Quevedo inventis diversajn maŝinojn por kalkulado, kaj li estis unu el la pioniroj en tiu fako.

Lia plej konata aparato estis la maŝino por ludi ŝakon, la unuan en sia tempo. Tre simpla kaj limigita (nur ludis la du reĝoj kaj unu turo), ĝi tamen kapablis fini la matĉon, kaj estis la unua tute aŭtomata ludmaŝino de tiu tipo. Ĝi estas ankoraŭ videbla en madrida muzeo.

Aliaj agadoj

Leonardo Torres Quevedo inventis kaj patentis multajn aliajn maŝinojn, kvankam tre malmultaj el ili estis praktike uzitaj en la momento, interalie pro la nesufiĉo de la industria disvolvado de la tiutempa Hispanio.

Li estis prezidanto de la hispana Akademio de Sciencoj, membro de la pariza, kaj ano de la hispana Akademio de la Hispana Lingvo. Li estis unu el la anoj de la Komitato por Intelekta Kunlaborado de la Ligo de Nacioj.

Esperantista agado

Torres Quevedo aktive rilatis al Esperanto. Lia plej konata agado estis la apogo por la alpreno de Esperanto en la Ligo de Nacioj, kiun li proponis al la citita Komitato por Intelekta Kunlaborado.

Li ankaŭ partoprenis en aprilo 1922 en la Internacia Konferenco pri Instruo de Esperanto en la Lernejoj kaj en 1925 en la Internacia Konferenco por Aplikado de Esperanto en la Sciencoj, kie li reprezentis la hispanan registaron, kun Emilio Herrera kaj Vicente Inglada Ors.

Li estis membro ankaŭ de la Hispana Esperanto-Instituto, kiu grupigis elstarajn apogantojn de la internacia lingvo, kvankam lia agado en ĝi estis nur simbola.

Eksteraj ligiloj

greke Artikolo en la hispana pri la rilato de Torres Quevedo al Esperanto