Leopold Pfaff

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Pfaff
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1837 (1837-11-12)
en Sibiu
Morto 2-an de decembro 1914 (1914-12-02) (77-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Cislajtio
Alma mater Universitato de Vieno
Familio
Frat(in)o Wilhelm Pfaff
Infano Ivo Pfaff
Okupo
Okupo juristopolitikisto
vdr

Leopold PFAFF (naskiĝinta la 12-an de novembro 1837 en Sibiu, mortinta la 2-an de decembro 1914 en Vieno) estis aŭstra juristo. Li apartenis al la malplimulto de la transilvaniaj saksoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post kiam li trapasis la abiturientan ekzamenon en sia naskiĝurbo li studis inter 1854 kaj 1858 ĉe la Universitato de Vieno jursciencon kaj doktoriĝis en 1860. Post habilitiĝo li revenis 1861 Sibion, kie li deĵoris unue kiel helpanta kaj ekde novembro 1862 kiel orda profesoro pri romia juro kaj feŭdaĵoj ĉe la surloka jura akademio. En 1869 li sekvis la vokiĝon al la Universitato de Innsbruck je ĉefa profesoreco pri romia kaj aŭstra civilaj juroj. En 1872 li posteulis sian instruiston Joseph Unger en Vieno kaj ekprofesoris pri aŭstra civila juro en la aŭstria ĉefurbo. Tie li docentis ĝis retiriĝo en 1905 kiun necesigis malsano.

En 1893 li nomumitis kortega konsilisto; en 1910 li iĝis honora doktoro en Innsbruck. Pfaff ne nur scienculis sed ankaŭ interesiĝis pri juĝado aktuala kaj legislativaj problemoj: li membris ekde 1896 ĉe la Regna kortumo kaj estis parlamentano en la unua ĉambro ekde 1897. Li meritis krome pri la redaktado de la tutaŭstria furora ABGB-kodekso pri privata juro. Li ekkonis la valoron de la materialoj kaj protokoloj interfakulkunvenaj por bona interpretado de la leĝoj. Kun Franz Hofmann li faris elstaran komenton pri partoj de ABGB. Tre gravis ankaŭ lia prezento skriba de la aŭstria privata juro, la unua kompleta aĵo de sia speco en germana lingvo. Post la prilaboro de Josef Krainz ĝi servis por multaj studentoj kiel lernolibro konate sub la nomo "Krainz-Pfaff".

Krome li ekspertizis pri hipotekoj kaj perdokompenso.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Franz Hofmann (eld.): Kritische Studien im römischen Rechte. Eine Festschrift. Leopold Pfaff am 3. April 1885 in treuer Freundschaft überreicht. Wien 1885, OCLC 758063480.
  • Biografio ĉe NDB