Les Gobelins (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 13:13, 4 okt. 2013 farita de Dominik (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

 

Les Gobelins
Vido de la stacio
Vido de la stacio
metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 5-a, 13-a
Geografia situo 48° 50′ 11″ N, 2° 21′ 8″ O (mapo)48.83642.35225Koordinatoj: 48° 50′ 11″ N, 2° 21′ 8″ O (mapo)
Les Gobelins (Parizo)
Les Gobelins (Parizo)
DEC
Les Gobelins
Les Gobelins
Les Gobelins
Situo sur mapo de Parizo
Map
Les Gobelins
Historio
Malfermo 15-a de februaro 1930 M10
26-a de aprilo 1931 M07
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
Kodo 1413
Metro-linio M07
vdr

Les Gobelins estas stacio de la linio 7 de la Metroo de Parizo, situanta trans la 5-a arondismento kaj 13-a arondismento de Parizo. Ĝi havas kvar enirejojn sur Avenuo des Gobelins.

La stacio

Ĝi estis inaŭgurita la 15-an de februaro 1930, dum la plilongigo de la linio 10 direkte al place d'Italie. Unu jaron poste, ĝi estis transigita al linio 7.

Historio kaj ĉirkaŭaĵo

Tiu stacio surportas la nomon de Manufakturo Gobelin instalita ekde la 15-a jarcento ĉe bordo de la rivero Bièvre.

La stacio situas en la meza parto de Avenuo des Gobelins inter la Manufakturo kaj vojkruciĝejo des Gobelins je la kruciĝo de kvar grandaj parizaj vojoj: Avenuo des Gobelins, Bulvardo Saint-Marcel, Bulvardo Arago kaj Bulvardo de Port-Royal.

Ĝi havas kvar enirejojn:

  • Nepara flanko de Avenuo des Gobelins, ĉe carrefour des Gobelins kaj ĉe Strato Le Brun;
  • Para flanko de Avenuo des Gobelins, ĉe vojkruciĝejo kaj antaŭ la Manufakturo. Sur la kajo suden, ankaŭ ekzistas centra elirejo per nur suprenira rulŝtuparo, sur la para flanko de la Avenuo.

Interkonektoj

  • RATP 27, 47, 83, 91
  • N01, N02, N15, N22

Bibliografio

  • Pierre Miquel, Petite Histoire des stations de métro, éditions Albin Michel (1993)

Vidu ankaŭ