Lhota estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta meze de Moraviasilezia regiono, en distrikto Opava kaj ĝi falas sub municipo Háj ve Slezsku. La vilaĝo situas proksimume 2,5 km de sia patrinmunicipo. Sur ĉi tiea fervojo, kuniganta la vilaĝon kun urboj Ostrava kaj Opava, troviĝas fervojstacio kun nomo Lhota u Opavy. La saman nomon kiel la fervojstacio havas ankaŭ la katastra teritorio de la vilaĝo. Vivas ĉi tie 595 loĝantoj (2021).