Libro de Mormono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libro de Mormono
vdr

La Libro de Mormon unuafoje estas eldonita en 1830. Laŭ mormona kredo Joseph Smith, la unua profeto de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (t.e. la mormonoj), tradukis ĝin anglen de malnovaj oraj platoj. Depost la unua eldono estas faritaj pli ol 3900 ŝanĝetoj en la libro, plejparte gramatikbonigaj kaj korektoj de preseraroj. Ĝi ankoraŭ ne tradukiĝis Esperanten.

Enhavo

La Libro de Mormon enhavas dek kvin ĉefajn erojn, nomitajn (kun unu escepto) libroj:

La platoj

En la Libro de Mormon rolas diversaj plataroj:

  • la oraj platoj, parto de kiuj Smith tradukis anglen.
  • la latunaj platoj, kiuj enhavis "la historion de la judoj kaj ankaŭ... genealogion".
  • la grandaj platoj de Nefi, kiuj enhavis la historion de la Nefiidoj.
  • la malgrandaj platoj de Nefi, kiuj enhavis spiritajn aferojn; prelegoj, citaĵoj el la latunaj platoj ktp.
  • la platoj de Eter, kiuj enhavis la historion de la popolo de Jared.

La unua parto de la libro, el Unua Nefo al Omni, estas traduko de la malgrandaj platoj de Nefi. La plej granda parto, el Mosia al la sepa ĉapitro de Mormon, estas la mallongigo de Mormon de la grandaj platoj de Nefi. Inter tiuj du partoj estas La Paroloj de Mormon, kiuj klarigis la rilaton de la malgrandaj platoj al la oraj platoj. La resto de la libro, de la oka ĉapitro de Mormon ĝis la fino, estas skribita de Moroni, la filo de Mormon, kaj inkluzivas lian mallongigon de la platoj de Eter.

Resumo

La Libro de Mormon rakontas la historion de la idoj de Lihai. Lihai, profeto kiu vivis dum la regado de Cidkija (ĉ. 600 a.K.), havis vizion en kiu la Sinjoro ordonis al li fuĝi el Jerusalem; Li fuĝis, kune kun sia familio kaj kelkaj aliaj. Ili loĝis ok jarojn en la dezerto, kaj fine konstruis ŝipon kaj iris al sia Promesita Lando (la Nova Mondo). Tie liaj idoj dividiĝis en du popolojn, ĉiu gvidita de filo de Lihai. La Nefiidoj estis ĝenerale obeemaj al la Sinjoro, kaj la Lamanidoj ĝenerale ne (kvankam iafoje la situacio estis inversa). Post la releviĝo de Jesuo Kristo, li vizitis la Lihaidojn kaj instruis ilin. Post lia vizito, la du popoloj unuiĝis dum kelke da tempo, sed poste redividiĝis. Fine, la Nefiidoj pereis en granda milito kontraŭ la Lamanidoj. La nura travivinto estis Moroni, kiu vagis kelkajn jarojn antaŭ ol enfosi la orajn platojn.

Titolpaĝo

RAKONTO SKRIBITA DE
LA MANO DE MORMON
SUR PLATOJN
TIRITA EL LA PLATOJ DE NEFI

Tial ĝi estas mallongigo de la kroniko de la popolo de Nefi, kaj ankaŭ de la Lamanidoj—Skribita al la Lamanidoj, kiuj estas restaĵo de la domo de Izrael; kaj ankaŭ al judoj kaj aligentanoj—Skribita per ordono, kaj ankaŭ per la spirito de profetado kaj de revelacio—Skribita kaj sigelita, kaj kaŝita en la zorgon de la Sinjoro, por ke ĝi ne detruiĝu—Por elveni per la donaco kaj povo de Dio al ĝia interpreto—Sigelita de la mano de Moroni, kaj kaŝita en la zorgon de la Sinjoro, por elveni en taŭga tempo pere de la aligentanoj—Ĝia interpreto per la donaco de Dio.

Mallongigo tirita el la Libro de Eter ankaŭ, kio estas kroniko de la popolo de Jared, kiuj estis disigitaj tiam kiam la Sinjoro konfuzis la lingvo de la homoj, kiam ili konstruis turon por atingi ĉielon—Kiu estas por montri al la restaĵo de la domo de Izrael la grandaĵojn, kiujn la Sinjoro faris por ĝiaj patroj; kaj por ke ĝi sciu la interligojn de la Sinjoro, ke ĝi ne estas forpuŝita por ĉiam—Kaj por konvinki la judojn kaj la aligentanojn ke JESUO estas la KRISTO, la ETERNA DIO, elmontrante sin al ĉiuj gentoj—Kaj nun, se estas eraroj, ili estas la eraroj de homoj; tial, ne kondamnu la aferojn de Dio, por ke vi troviĝu sendifekta ĉe la tribunala seĝo de Kristo.

Laŭ la mormona kredo, tiu kolofono troviĝis sur la lasta plato kiun Smith tradukis. Tamen, ĝi rolas kiel titolpaĝo ekde la unua eldono.

Eksteraj ligiloj

greke http://poresperantamormonaro.weebly.com/la-libro-de-mormon.html Elektitaj ĉapitroj el La Libro de Mormono greke http://pemanoj.blogspot.com/ greke http://scriptures.lds.org/bm/contents greke http://www.centerplace.org/hs/bofm/default.htm greke http://www.ldsaudio.com/free-book-of-mormon greke http://terminal.chvs.hcc.edu.tw/scripture