Listo de duklandoj de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La duklandoj de Francio estis fonditaj en la 9-a jarcento de la karolidaj reĝoj kaj ties familiaj princoj, kiuj partigis la imperion de Karolo la Granda, de kiu ili heredis reorganizante la karolidajn reĝlandojn de Francio en feŭdajn duklandojn kaj graflandojn vasalojn de la reĝo de Francio.

Nomo de duklando Listo de dukoj Dato de kreo Historio de la titolo
Duklando Akvitanio poste duklando Gujeno Listo de dukoj de Akvitanio 632 Feŭda duklando en 632 (duklando-pajrolando en 1200) laŭ la merovida linio, pasinta en 670 al la Domo Boggide. Malaperinta titolo en 768. Restarigita en 845 por la Domo Poitiers, pasinta en 893 al la Domo Wilhelmide, en 918 al la Domo Bellonide de Carcassonne, reveninta en 928 en la Domo Potevio, pasinta en 932 al la Domo Raymondine de Tuluzo, reveninta en 950 al la Domo Poitiers, pasinta en 1168 al la Domo Plantaĝeneto (reĝoj de Anglio), en 1196 al la Domo Guelfe, reveninta en 1199 al Plantaĝenetoj (Reĝo de Anglio). Malaperinta titolo en 1204. Restarigita en 1259 por la Domo Plantaĝeneto (Reĝoj de Anglio), pasinta en 1399 al la Domo Lankastro (Reĝo de Anglio), en 1400 al la Domo Valois, reveninta en 1415 al la Domo Lankastro (Reĝoj de Anglio) poste en 1469 al la Domo Valois. Malaperinta titolo en 1472. Tiu titolo estis restarigita en 1753 por francia princo se malaperis post lia morto en 1754.
Duklando Berio Listo de dukoj de Berio 1360 Duklando-pajrolando en 1360 por la princo Jean de Valois-Berry (1340-1416). Malaperinta titolo en 1584. Restarigita en 1686 por la Domo Burbono. Malaperinta titolo en 1820 post la morto de la 14-a duko, la princo Karlo de Burbono (1778-1820).
Duklando Burgonjo Listo de dukoj de Burgonjo 877 Feŭda duklando en 877 (duklando-pajrolando en 1200) por la Domo Nivelonne, pasinta en 943 al la Domo Roberto, fariĝinta de tiam kapetida, en 1364 al la Domo Valois. Titolo malaperinta en 1477. Restarigita en 1682 por la Domo Burbono kaj du princoj de Francio. Malaperinta titolo en 1761. Ekzistis paralele graflando Burgonjo, fariĝinta Franĉ-Konteo.
Duklando Bretonio Suverenoj de Bretonio 824/1221 Feŭda graflando en 824 por Nevenoeo, sendito (missus) de la reĝo de Francio, kiu sin nomumis en 840 reĝo de Bretonio. Restarigita en 939 de la Domo Poher, pasinsta en 987 al la Domo Rennes, en 1066 al la domo Cornouaille, en 1148 al la Domo Perhoët, reveninta en 1156 al la Domo Rennes, pasinta en 1196 al la Domo Plantaĝeneto, en 1203 al la Domo Thouars, en 1221 al la Domo Dreux, kun Guy Mauclerc, kiu oficiale aplrenis la titolon duko, disputata de 1341 ĝis 1365, aliris en 1365 al la Domo Montfort. Duklando-pajrolando en 1297, pasinta en 1514 el la Domo Valois. Titolo malaperinta en 1547 okaze de la kuniĝo al la reĝlando de Francio. Neniam estis donita apanaĝe. Restarigita en 1707 por princo de Francio, malaperinta kun ties fariĝo heredanto de Francio en 1712.
Duklando Burbonio, starigita sur la urbo Bourbon-l'Archambault (departemento Allier, provinco Burbonio Listo de senjoroj poste dukoj de Burbonio 1327 Duklando-pajrolando en 1327 por la princo Ludoviko la 1-a Burbono (1270-1342), pasinta en 1527 al Ludovika de Savojo poste en 1544 al la Domo Valois. Restarigita en 1661 por la Domo Burbono-Kondeo. Titolo malaperinta en 1830 post la morto de la 18-a duko, la princo Ludoviko-Henriko-Jozefo Burbono-Kondeo (1756-1830).
Duklando Loreno Listo de dukoj de Loreno 911 Feŭda duklando en 911 por la Domo Ydulfing, pasinta en 940 al la Domo Ludolfinge, reveninta en 941 al la Domo Ydulfing, pasinta en 944 al la Domo Spire, reveninta en 953 al la Domo Ludolfinge, pasinta en 959 al la Domo Wigéricide, en 1046 al la Domo Loreno poste en 1431 al la Domo Valois, reveninta en 1473 al la Domo Loreno poste pasinta en 1738 al Stanislao la 1-a Leczinsky, eksa reĝo de Pollando. Titolo malaperinta en 1766 kaj la duklando fariĝis provinco de Francio. Tamen, la titolo estis restarigita de la dinastia ĉefo de la Domo Loreno, fariĝinta Imperia kaj reĝa aŭstra-hungara Domo Habsburgo-Loreno, rekta kaj legitima ido de la duko regnanta en 1737 kaj estas kelkfoje ankoraŭ nun surhavata. La duklando Loreno estis feŭdo ekster Francio.
Duklando Normandio Listo de dukoj de Normandio 911 feŭda duklando en 911 (duklando-pajrolando en 1200) por la Domo Rolono (Reĝoj de Anglio ekde 1066), pasinta en 1135 al la Domo Blois poste en 1144 al la Domo Plantaĝeneto (Reĝoj de Anglio ekde 1154). Titolo malaperina en Francio en 1204 (la reĝo de Anglio konservis la manikinsulojn kies duko li ĉiam estas en la 21-a jc. Restarigita en 1331 por la Domo Valois, pasinta en 1418 al la Domo Lankastro (Reĝoj de Anglio) poste reveninta en 1465 al la Domo Valois. Titolo malaperinta en 1469. Restarigita en 1785 por princo de Francio, sed malaperinta kiam la titolulo fariĝis heredanto de Francio en 1789.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]