Listo de senatanoj de Bas-Rhin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo prezentas liston de senatanoj de la franca departemento Bas-Rhin.

Senatanoj elektitaj en la 3-a respubliko[redakti | redakti fonton]

Senatanoj de 1920 ĝis 1927[redakti | redakti fonton]

Senatanoj de 1927 ĝis 1935[redakti | redakti fonton]

Michel Diebolt-Weber (Demokrato) kaj Frédéric Eccard (Demokrato) estis reelektitaj kaj tri novaj senatanoj estis elektitaj :

Senatanoj de 1935 ĝis 1940[redakti | redakti fonton]

Hubert de Andlau de Hombourg, Jean de Leusse kaj Eugène Muller estis reelektitaj kaj du novaj senatanoj anstataŭis Michel Diebolt-Weber kaj Frédéric Eccard :

Senatanoj elektitaj en la 4-a respubliko[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Philippe Bapst (MRP), senatano de 1958 ĝis januaro 1959.
  • Albert Ehm (MRP, senatano de 1947 ĝis 1950 (demisiis). Li forlasis MRP por kuniĝi al la gaŭlista movado, kaj estis elektita deputito de Sélestat de 1958 ĝis 1978.
  • Robert Hoeffel (RPF), senatano de 1948 ĝis 1959, venkita en 1959 je ĝenerala surprizo kape de la gaŭlista listo. Urbestro de Handschuheim
  • Ernest Koessler (MRP), senatano de 1952 ĝis 1958.
  • Alfred Oberkirch, (MRP), senatano de 1946 ĝis 1947 (morto). Eksa deputito (UPR poste APNA) de Sélestat de 1919 ĝis 1940.
  • René Radius (RPF), senatano de 1948 ĝis 1958. Li estis elektita deputito de Strasbourg en 1958 (ĝis en 1978), vicurbestro de Strasbourg.
  • Paul Wach (MRP), senatano de 1952 ĝis 1968, vicurbestro de Strasbourg.
  • Alfred Wehrung (MRP), senatano de 1946 ĝis 1948 (venkita) poste de 1950 ĝis 1952 (venkita).
  • Alfred Westphal (RPF), senatano de 1946 ĝis 1952 (venbkita), urbestro de Diemeringen, departementa konsiliano de Drulingen. Li estis elektita deputito de Saverne de 1962 ĝis 1973.

Senatanoj elektitaj en la 5-a Respubliko[redakti | redakti fonton]

Senatanoj de 22-a de septembro 1959 ĝis la 22-a de septembro 1968[redakti | redakti fonton]

Sekve de la sukceso de la UNR per la deputitaj balotoj de novembro 1958, kiuj forte malfortigis la MRP en la departemento, la senatanaj balotoj inversigis la tendencon, ebligante gravan sukceson de la kristanaj demokratoj, malfavore al la gaŭlista listo, kondukita de la senatano Robert Hoeffel. La listo MRP, kondukita de proksimulo de la nova urbestro de Strasbourg Pierre Pflimlin, la eliranta senatano Paul Wach, havis avantaĝon kombini reprezenton de Strasbourg kaj de la kamparo, kun la ĉeesto de tri lokaj elektitoj; Michel Kauffmann, eksa deputito RPF, kiu kuniĝis al MRP pri la eŭropa temo, Michel Kistler, reprezentanto de Outre-Forêt, kaj Louis Jung, kiu devis resti senatano ĝis en 1995, profitante ne komunan longtempecon. Tiu listo venkis en la 1-a balotvico la « grandan favorulon » de la baloto - pruvo de la akreco de la batalo por la Senato - la elirantan senatanon Robert Hoeffel. Lia listo, konsistanta el kamparaj urbestroj - R.Hoeffel kaj Alfred Westphal de Diemeringen, de la urbestro de Obernai, Marcel Gillmann, kaj de la urbestro de Schiltigheim, Georges Ritter. Fronte al la aktiva kampanjo kondukata de la MRP, la UNR, malmulte ĉeesta, fine perdis la du seĝojn, kiujn ĝi havis ĝis tiam. Du el la samlistanoj de R. Hoeffel, MM Westphal kaj Ritter, estis poste elektitaj en la Nacia Asembleo en 1962. Tiu baloto estis montrinta la persistecon de la influo de MRP al la « grandaj balotantoj ».

Senatanoj de 22-a de septembro 1968 ĝis la 24-a de septembro 1977[redakti | redakti fonton]

Organizitaj sekve de gaŭlista triumfo per la balotoj de 1968, la senatanaj balotoj grande surprizis, la centrisma listo MRP konservis siajn kvar seĝojn, kiam ĉiuj gaŭlistaj kandidatoj perdis sufiĉe klare.

Senatanoj de 25-a de septembro 1977 ĝis la 27-a de septembro 1986[redakti | redakti fonton]

Fronte al rezigno de tri el la kvar elirantaj senatanoj - nur Louis Jung decidis rekandidatiĝi - la listo de la unuiĝo CDS-RPR prezentis grandan renoviĝon, tiom politike kiom persone, kaj facile konkeris la kvar seĝojn.

Senatanoj de 28-a de septembro 1986 ĝis la 24-a de septembro 1995[redakti | redakti fonton]

Kondukataj de la elirantaj senatanoj, gravaj politikistoj de la departemento kaj de la regiono, Daniel Hoeffel prezidanto de la Departementa Konsilio, kaj Marcel Rudloff, prezidanto de la Regiona Konsilio kaj urbestro de Strasbourg, kaj de la elirantaj senatanoj, Louis Jung kaj Paul Kauss, la listo de unuiĝo UDF-RPR grandege sukcesis. Ĉiu el la kvar kandidatoj arigis pli ol 80 % de la voĉoj.

Senatanoj de 24-a de septembro 1995 ĝis la 26-a de septembro 2004[redakti | redakti fonton]

Organizitaj iom post la prezidentaj kaj municipaj balotoj de 1995, markitaj per granda renoviĝo de la anaro de la "grandaj balotantoj", la sentanaj balotoj estigis malmultajn surprizojn. La listo de unuiĝo UDF-RPR, kondukata de la eliranta senatano kaj "estro" de la departemento, Daniel Hoeffel, sukcesis elektigi siajn kvar membrojn, malgraŭ intensa dekstra konkurenco.

Senatanoj ekde la 26-a de septembro 2004[redakti | redakti fonton]

La senatanoj de Bas-Rhin elektitaj la 26-an de septembro 2004 estis nuligitaj la 26-an de novembro 2004 de la Konstitucia Konsilio. Ilis ĉiuj estis reelektitaj la 20-an de februaro 2005 :

Sekve de la modifo de la senatana balotsistemo, kaj pro la aldono de 5-a seĝo por la departemento, la balotoj de 2004 okazis por la 1-a fojo laŭ propôrcia lista balotsistemo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]