Listo de senatanoj de Haut-Rhin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu artikolo prezentas liston de senatanoj de la franca departemento Haut-Rhin.

Senatanoj elektitaj en la 3-a respubliko[redakti | redakti fonton]

Senatanoj elektitaj en la 4-a respubliko[redakti | redakti fonton]

Senatanoj elektitaj en la 5-a Respubliko[redakti | redakti fonton]

Senatanoj de Haut-Rhin de la 22/09/1959 ĝis la 25/09/1968[redakti | redakti fonton]

Senatanoj de Haut-Rhin de la 22/09/1968 ĝis la 25/09/1977[redakti | redakti fonton]

Organizitaj iom post la gaŭlista ondo de la deputitaj balotoj de junio 1968, la senatanaj balotoj montris male volon similan al tiu esprimita en Bas-Rhin, ekvilibrigi la politikan reprezenton de la departemento. Je ĝenerala surprizo, kiam ĉiuj deputitoj estis tiam gaŭlistaj, la listo MRP kondukita de la urbestro de Illfurth kaj reprezentanta Sundgau, Marcel Nuninger, la urbestro de Thann, Pierre Schielé kaj la eliranta senatano Charles Zwickert, facile venkis ekde la 1-a balotvico kontraux la listo UDR de la elirantaj senatanoj, Modeste Zussy kaj Eugène Ritzenthaler. Eluzo de la senatanoj UDR ŝajnis tre sentebla. Tiu malvenko markis krome la 1-an ŝtupon de resupreniro de la kristanaj demokratoj fronte al gaŭlismo, kiu kreskiĝis en la la jardeko de 1970.

Senatanoj de Haut-Rhin de la 25/09/1977 ĝis la 28/09/1986[redakti | redakti fonton]

La senatana baloto de 1977 ebligis facilan reelekton de la du elirantaj senatanoj, Pierre Schielé, urbestro de Thann, kaj Charles Zwickert, proksimulo de la urbestro de Colmar Joseph Rey. Marcel Nuninger decidis ne rekandidatiĝi, favorante la kandidatiĝon de la "estro" de la departemento. Ankaŭ la nova prezidanto de la Departementa Konsilio, Henri Goetschy, fervora defendanto de dulingvismo en Alzaco, estis same facile elektita ekde la 1-a balotvico. Kvankam konsistanta el tri membroj du CDS, la listo de la tri senatanoj estis subtenata de ĉiuj partioj UDF kaj RPR, ĝi respondis al la nova politika ekvilibro de la departemento, markita per forta puŝo de la centristoj ekde 1973, kun la transdono de la Departementa Konsilio de la RPR-a Georges Bourgeois al la CDS-a Henri Goetschy. "Diverse dekstra" listo, konsistanta el kamparaj urbestroj kondukita de la urbestro de Bergheim, Pierre Walter, ne sukcesis malstabiligi la oficialan liston.

Senatanoj de Haut-Rhin de la 28/09/1986 ĝis la 24/09/1995[redakti | redakti fonton]

Okaze de la renovigo de 1986, la centrisma supereco estis forte venkita de la sola kandidatiĝo de la RPR-ano Hubert Haenel, eksa kunlaboranto de la prezidento Valéry Giscard de Estaing, kiu sukcesis superi la elirantan senatanon Charles Zwickert, eluzita per preskaŭ dudekjara ĉeesto en la Senato, en la unua balotvico, poste estis elektita en la dua vico kun subteno de UDF. La prezidanto de la Departementa Konsilio, Henri Goetschy, kaj la urbestro de Thann, Pierre Schielé, estis facile reelektitaj en la unua balotvico, markante la konstantecon de forta kristandemokrata influo al la grandaj balotantoj. Iom poste, PIerre Schielé estis devigita rezigni pri sia posteno de kvestoro, kaj Henri Goetschy vole forlasis sian postenon de prezidanto de la Departementa Konsilio al la CDS-ano Jean-Jacques Weber.

Senatanoj de Haut-Rhin de la 24/09/1995 ĝis la 26/09/2004[redakti | redakti fonton]

La senatanaj balotoj de 1995 estis markitaj per la foriro de la du elirantaj senatanoj de UDF-CDS, Pierre Schielé kaj Henri Goetschy, "gravaj personoj" de la alzaca politika vivo ekde la komenco de la jardeko de 1970. Fronte al forta dekstra konkurenco, kun la kandidatiĝoj de René Danesi, Charles Buttner, Pierre BrandJean-Paul Diringer, la lasta eliranta senatano sortant, Hubert Haenel, atingis propran sukceson sukcesante elektigi ĉiujn anojn de sia listo, kies malfermita kaj renovigita karaktero verŝajne plaĉis al la grandaj balotantoj. La urbestro de Illzach sendependa, proksima al RPR, Daniel Eckenspieller, venkis en la dua balotvico, same kiel la reprezentanto de la Departementa Konsilio, la CDS-ano Jean-Louis Lorrain. La urbestro de Mulhouse, Jean-Marie Bockel, tiam kandidato de PS, atingis bonan rezulton sed ne sukcesis elektiĝi. Plifortigita en Haut-Rhin per tiu sukceso, Hubert Haenel tamen malsukcesis poste esti elektita kiel prezidanto de la Regiona Konsilio kontraux Adrien Zeller.

Senatanoj ekde la 26/09/2004[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]