Ministraro de Édouard Balladur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministraro de Édouard Balladur
registarofranca registaro
Lando Francio
Partoprenanta Édouard BalladurSimone Veil • Charles Pasqua • Pierre Méhaignerie • François Léotard • Alain JuppéFrançois Bayrou • Edmond Alphandéry • Gérard Longuet • José Rossi • Bernard Bosson • Alain Madelin • Michel Giraud • Jacques Toubon • Nicolas Sarkozy • Jean Puech • François FillonMichel Barnier • André Rossinot • Hervé de Charette • Michel Roussin • Bernard Debré • Dominique Perben • Michèle Alliot-Marie • Alain Carignon • Philippe Mestre • Pascal Clément • Roger Romani • Philippe Douste-Blazy • Daniel Hoeffel • Lucette Michaux-Chevry • Alain Lamassoure vd
Dum 29-a de marto 1993 - 16-a de majo 1995
Antaŭulo Ministraro de Pierre Bérégovoy
Sekvanto Ministraro unua de Alain Juppé
vdr

La ministraro de ĉefministro Édouard Balladur oficis de la 29-a de marto 1993 ĝis la 16-a de majo 1995. Ĝi estis la lasta ministraro nomumita de la respublika prezidento François Mitterrand.

Tiun periodon oni kutime nomas dua kunestado (france: deuxième cohabitation), ĉar en la plenuma povo (ekzekutivo) kunestis maldekstra prezidento kaj dekstra ministraro -- ĉi-lasta ja devenas de la tiam ĵus balotita dekstra majoritato en la Nacia Asembleo.

Origina konsisto laŭ la oficiala ordo[redakti | redakti fonton]

Nomumo de la ĉefministro publikiĝis en la Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko la 30-a de marto 1993.
Nomumo de la ministraranoj publikiĝis en la Oficiala Gazeto de la Franca Respubliko la 31-a de marto 1993.

Ŝtatministroj[redakti | redakti fonton]

Ministroj[redakti | redakti fonton]

Delegitaj ministroj[redakti | redakti fonton]

  • Delegita ministro ĉe la ĉefministro, pri rilatoj kun Nacia Asembleo: Pascal Clément
  • Delegita ministro ĉe la ĉefministro, pri rilatoj kun Senato kaj pri patrujenrevenintoj: Roger Romani
  • Delegita ministro ĉe la ŝtatministrino, ministrino pri socialaj aferoj, sano kaj urbo, pri sano: Philippe Douste-Blazy
  • Delegita ministro ĉe la ŝtatministro, ministro pri interno kaj teritoria aranĝado, pri teritoria aranĝado kaj lokaj teritorioj: Daniel Hoeffel
  • Delegita ministrino ĉe la ministro pri eksterlandaj aferoj, pri humanhelpa agado kaj homaj rajtoj: Lucette Michaux-Chevry
  • Delegita ministro ĉe la ministro pri eksterlandaj aferoj, pri eŭropaj aferoj: Alain Lamassoure

Konsistaj rearanĝoj[redakti | redakti fonton]

Rearanĝo la 19-an de julio 1994[redakti | redakti fonton]

  • Ministro pri komuniko: Nicolas Sarkozy (krom liaj aliaj oficoj, sekve al la eksiĝo de Alain Carignon)

Rearanĝo la 17-an de oktobro 1994[redakti | redakti fonton]

  • Ministro pri industrio, poŝtoj kaj telekomunikoj, kaj ekstera komerco: José Rossi (sekve al la eksiĝo de Gérard Longuet)

Rearanĝo la 12-an de novembro 1994[redakti | redakti fonton]

  • Ministro pri kunlaboro: Bernard Debré (sekve al la eksiĝo de Michel Roussin)

Rearanĝo la 19-an de januaro 1995[redakti | redakti fonton]

  • Parolisto de la ministraro: Philippe Douste-Blazy (krom liaj aliaj oficoj, sekve al la eksiĝo de Nicolas Sarkozy)

Komence de 1995 Nicolas Sarkozy eksiĝis de sia ofico parolisto (dum li konservis siajn ceterajn ministrecojn) por fariĝi la parolisto de Édouard Balladur, kandidato al la respublika prezidenteco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ministraro de Pierre Bérégovoy Ministraro de Édouard Balladur Ministraro unua de Alain Juppé