Lobsang Tenzin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lobsang Tenzin
Digna Profesoro Samdhong Rimpoche okaze de donacpeta prelego en Sidnejo, Aŭstralio, februaro 2006
Digna Profesoro Samdhong Rimpoche okaze de donacpeta prelego en Sidnejo, Aŭstralio, februaro 2006
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1939
en Dêqên (Tibeto
Ŝtataneco Tibeto
Alma mater Drepung Monastery
Okupo
Okupo bikŝuopolitikisto
vdr

Lobsang Tenzin ankaŭ nomita Digna Profesoro Samdhong Rinpoche (naskiĝis la 5-an de novembro 1939) estas la ĉefministro (aŭ Kalon Tripa) de la Centra tibeta administrejo (aŭ Ekzilita Tibeta Registaro) kiu situas en Dharamsala, Barato. Okaze de la unua demokratia baloto de la tibeta diasporo, li estis elektita en 2001. Li estas proksima amiko de la 14-a Dalai-lamao.

Biografio

Lobsang Tenzin naskiĝis en Jol, orienta Tibeto. Kiam li jaraĝis kvin, li estis identigita kiel la 4-a reenkarniĝo de la 4-a Sandhong Rinpoche kaj tronigita en la monaĥejo Gaden Dechenling en Jol. Du jaroj poste, li ĵure sanktpromesis kaj komencis sian religian lernadon en la monaĥejo Drepung en Lasao kaj ĝin finis en la lernejo de budhismo Madhyamika. Sed en 1959, li estis devigita ekziliĝi Baraten same kiel la Dalai-lamao.

Ekde 1960 Lobsang Tenzin laboris kiel instruisto en tibetaj religiaj lernejoj en Barato, unue en Ŝimla kaj poste en Darĝiling. Inter 1965 kaj 1970 li estis la direktoro de Dalhousie-a tibeta lernejo kaj inter 1971 kaj 2001, li estris la Centran Tibetan Altlernejon en Varanasio. Lin oni rigardas kiel unu el la ĉefa klerulo pri tibeta budhismo kaj li ankaŭ estas aŭtoritatulo en la instruoj de la Mahatmo Gandhio. Li flue scipovas ambaŭ la hindian kaj anglan lingvojn.

1991-e, Lobsang Tenzin estis nomumita far la dalai-lamao kiel membro de la Asembleo de tibetanaj deputitoj, kaj poste estis unuvoĉe elektita kiel ĝia prezidanto. Inter 1996 kaj 2001, li estis elektita asembleano mandatita por la tibetaj rifuĝintoj de la provinco Kham kaj ankaŭ baldaŭ fariĝis prezidanto de la asembleo.

En 2000, la dalai-lamao decidis ke la tibeta diasporo devus baloti ilian propran registarestron, kaj en julio 2001, Lobsang Tenzin ricevis 29.000 voĉojn, t.e. entute 84%. Depost 2001 li multe vojaĝis por akiri subtenon por la kaŭzo de la Tibeta ekzilita registaro kaj sciigi la dalai-lamaaj proponoj por traktadi veran aŭtonomon kun la ĉina registaro.

Ekteraj ligiloj