Lorenz Rhodomann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenz Rhodomann

Lorenz RHODOMANN (latinigite: Laurentius Rhodomannus; naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1546 en Niedersachswerfen, mortinta la 18-an de januaro 1606 en Wittenberg) estis germana pedagogo, luterana teologo, historiisto kaj filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estis li filo de taglaboristo; post la frua morto de la patro li frekventis la urban lernejon de Stolberg. Ĉu li antaŭe edukiĝis fare de pastoro Andreas Wacker ne klaras. En Stolberg li poste mem instruistis private kaj paralele frekventis la latinan lernejon je Heringen. De 1557 li troviĝis lernante ĉe lernejoj de Nordhausen kaj Magdeburg.

En 1562 li gajnis stipendion por Ilfeld-gimnazio kie li iĝis la plej ŝatata disĉiplo de Michael Neander; ĉi tie pliperfektiĝis la konoj literaturaj kaj lingvaj. Por apogi la denuo vidvinigitan patrinon kun ties familio li devis reiri en la naskiĝurbon. Tie li estis instruisto kaj sakristiano. Paralele li kontinuigis siajn studojn. Post la tria edziniĝo de la patrino la vojo al Ilfeld denove estis malfermita. En Ilfeld li evoluis je elstara poeto.

Tamen tiutempe ankoraŭ ne sufiĉis la rimedoj por vere studenti kaj li iĝis privata instruisto ĉe diversaj nobeloj. En februaro 1571 Rhodomann finfine ekstudentis ĉe la Universitato de Rostock.[1] David Chytraeus peris por li, ankoraŭ en la sama jaro, rektorecon je Schwerin. En Rostock antaŭe li doktoriĝis pri filozofio en majo 1571.[2].

En 1572 Rhodomann fariĝis lernejestro de la Miĥaela lernejo je Lüneburg kaj restis sampostene por 12 jaroj. Tie li ankaŭ edziĝis. En 1584 li iĝis rektoro de la klostra lernejo de Walkenried kaj paralele ĉefparoĥestris. En 1591 li nomumiĝis profesoro pri la greka lingvo kaj historio ĉe la universitato de Jena. En 1592 li estis kronita poeto (fare de Paulus Melissus) kune kun Friedrich Taubmann. Dekano de la filozofoj de Jena li estis ankaŭ, en la somera semestro de 1597 eĉ rektoro.

Post sep jaroj en Jena li posteulis Kaspar Jentzkow ĉe la gimnazio de Stralsund.[3]

Je Stralsund li ankaŭ havis kontaktojn kun Joseph Justus Scaliger, kiu rekomendis lin en 1601 ĉe la kortego de la elektoprinclando Saksio por la profesoreco pri historio ĉe la universitato de Wittenberg. Ekdungiĝo tiea okazis en oktobro 1601. Tio donis al li la necesan tempon fini la grekan-latinan eldonon de verkoj de Diodoro kaj studojn pri la malfruaj helenaj epopeistoj. Altlerneje li prelegis pri Justeno Martiro, eklezia historio, la mondkronikoj de Oswald Schlee kaj Filipo Melanktono. En Wittenberg lii dekanis en la 1602-a jaro.

Post la morto de la unua edzino Adelheid li ree nuptis, en aŭgusto 1604.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Historia vitae et doctrinae Martini Lutheri carmine heroico descripta.
  • Ilfelda Hercynica. Frankfurt 1581 (surrete)
  • Descriptio historiae ecelesiae sive populi Dei politiae eiusdem et rerum praecipuarum, quae in illo populo acciderunt, graeco carmine cum versione latina e regione textus graeci.
  • Poesis Christiana, i. e. Palaestinae seu historiae sacrae graeco-latinae libri. Frankfurt 1589.
  • Argonautica Thebaica, Ilias parva
  • Tabulae etymologiae graecae ... Leipzig 1590 (interrete)
  • Historia Ecclesiae... Frankfurt 1581 (interrete)
  • Epithalamia sacra
  • Ex Memnone, de tyrannis Heracleae Ponticae, Cresia et Agatarchide excerptae historiae graecae et latinae partim ex Laurentii Rhodomanni interpretatio. Ĝenevo 1593
  • Theologiae christianae tyrocinia carmine heroico graeco – latino in 5 libros digesta. Leipzig 1596
  • Homerus confutatus
  • Troia expugnata
  • Oratio, qua studium historiarum iuventuti studiosae historice commendatur: Habita in praelectionis historicae auspiciis… Wittenberg 1601
  • Orationes de lingua graeca et de vita philosophica. Jena 1634
  • Catechismus geminus graeco-latinus Germ. Leipzig 1626
  • Opus aureum Michaelis Neandri. Leipzig 1575
  • Diodorus Siculus (kun traduko latina kaj komentoj) Hannover 1604

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. matrikularo de Rostock
  2. registro de doktoriĝintoj
  3. Gymnasium zu Stralsund 1840 – Einladung zur öffentlichen Prüfung und Redeübung. p. 18 ss. (Die Rektoren von 1569–1616). Suplemento ĉe: Sundine: Unterhaltungsblatt für Neu-Vorpommern und Rügen, Band 14, Hauschildt, 1840