Joseph Justus Scaliger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giuseppe Giusto Scaligero
(1540-1609)
Giuseppe Giusto Scaligero(1540-1609)
Emendatione Temporum (1583)
Naskiĝo 5-a de Aŭgusto 1540
en Agen, Lot-et-Garonne,
Morto 21-a de Januaro 1609
en Lejdeno,
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Joseph Justus Scaliger (1540-1609) (* Agen, Lot-et-Garonne, en la 5-a de Aŭgusto 1540 - Lejdeno, en la 21-a de Januaro 1609) estis nederlanda eldonisto, tradukisto, humanisto, historiisto, hebreisto, helenisto, filologo, erudiciulo, religia movadulo kaj kalendara reformisto el franca deveno. Li estas ĉefe konata ĉar li ekspansiis la koncepton pri greka historio kaj antikva romia historio inkluzivante la persan, babilonian, judan kaj antikvan egiptan historion.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la morto de sia patro Julius Caesar Scaligerus (1484-1558)[1] li pasis kvar jarojn en la Universitato de Parizo, kie li komencis studi lal grekan lingvon kun Adrianus Turnebus (1512-1565)[2]. Sed, post du monatoj, li perceptis ke li ne estis sufiĉe kapabla profiti la lecionojn de la plej granda greka erudiciulo de tiu epoko. Li legis Homeron en dudekunu tagoj, kaj poste li trastudis ĉiujn aliajn grekajn poetojn, oratorojn kaj historiistoj, kreante gramatikon por li mem laŭmezure kiel li studis la lingvon. El la greka, akceptante sugeston de Guillaume Postel, li decidis ekstudi la hebrean, kaj poste la araban, kaj el ambaŭ li akiris konsiderindan konon.

Lia plej grava profesoro estis Jean Dorat (1508-1588)[3]. Ĉi tiu lertis ne nur oferante konon sed ankaŭ bruligante la entuziasmon. Estas al Dorat ke Scaliger devos sian hejmon dum la venontaj tridek jaroj de sia vivo, ĉar, en 1563, la profesoro lin rekomendis al Louis de Chastaigner (1535-1595)[4], la juna lordo el La Roche-Posay, kiel kompano por liaj vojaĝoj. Varma amikeco okazis inter la du junuloj, kio daŭris seninterrompe ĝis la morto de Louis en 1595. La vojaĝantaro unue iris al Romo. Tie, ili trovis Marcus Antonius Muretus (1526-1585)[5], kiu, en Bordeaŭ kaj Tuluzo, estis granda favorito kaj hazarda vizitanto de Julius Caesar Scaligerus (1484-1558)[1] en Agen. Muretus baldaŭ agnoskis la meritoj de la juna Scaliger, kaj prezentis lin al pluraj konatoj de lia epoko.

Post viziti grandan parton de Italio, la eskorto forvojaĝis al Anglio kaj Skotlando trairante laŭŝajne La Roche-Posay survoje. Scaliger havis malfavoran impreson pri la angloj. La malhumana dispozicio kaj precipe la malgastama traktado de la eksterlanduloj faris negativan impreson sur lin. Li ankaŭ elreviĝis ĉar li trovis malmultajn grekajn manuskriptojn kaj kelketaj kleruloj. Nur post kelkaj multaj jaroj li intimiĝis al la biblia erudiciulo Richard Thomson[6] kaj al aliaj angloj. Dum lia vojaĝo li fariĝis protestanto.

Francio, Ĝenevo[redakti | redakti fonton]

Kiam li revenis al Francio, li pasis tri jarojn kune kun la familio Chastaigner, akompanante ilin al malsamaj kasteloj en Poitou, kiel postulis alvokoj al la civilaj militoj. En 1570, li akceptis la inviton de Jacques Cujas (1522-1590)[7] kaj sin direktis al Valence por studi jurisprudencon kun la granda juristo ankoraŭ vivanta. Tie li restis tri jarojn, profitante ne nur la lecionojn sed multe pli la bibliotekon de Cujas, kiu plenigis ne malpli ol kaj aŭ ok ĉambrojn kaj inkludis kvincent manuskriptojn.

La Masakro de Sankta Bartolomeo - kio okazis kiam li prepariĝis por akompani la episkopon de Valence dum ambasado al Pollando - devis Scaliĝer fuĝi, kune kun aliaj hugenotoj al Ĝenevo, kie li estis nomumita profesoro en la akademio. Li instruis sur la verko Organon[8] de Aristotelo kaj "De finibus bonorum et malorum"[9] de Cicerono por la granda kontentigo de la studentoj, tamen, li ne multe ilin aprezis. Li malamis instrui kaj maltrankviliĝis pri la ĝenateco de la fanatikaj predikistoj, kaj en 1574, li reiris al Francio, kie li vivis dum la venontaj dudek jaroj kune kun la familio Chastaigner.

Konstante translokiĝante inter Poitou kaj Limousin, pro la postuloj de la civilaj militoj, okaze agante kiel gvardio, kaj almenaŭ unufojon li estis devigata trapasi barieron dum ekspedicio kontraŭ membroj de la Ligo, sen aliro al la bibliotekoj, kaj ofte apartigita eĉ de siaj libroj mem, lia vivo dum tiu periodo ŝajne estis maladekvata por studi. Tamen, li havis liberan tempon kaj vivis senzorge de siaj financaj ĉagrenoj, kiujn, malmultaj el siaj kleraj samtempuloj havis.

Nederlando[redakti | redakti fonton]

Kiam, en 1590, Justus Lipsius retiriĝis el la Universitato de Lejdeno, la universitato kaj ĝiaj protektantoj, la Ĝeneralaj Ŝtatoj el Nederlando kaj la princo de Oranĝo, decidis indiki Scaliger-on kiel lia sukcesanto. Li rifuzis ĉar li malamis instrui, kaj estis kelkaj inter lia amikaro kiuj erare kredis ke kun la sukcedo de Henriko la 4-a, la erudicio ekflorus kaj la protestantismo ne plu estus bariero al ties sukceso. La invito estis refarita laŭ plej flata maniero en la posta jaro, kaj en la invito ili asertis ke Scaliger ne devus instrui, kaj ke la universitato deziris lian ĉeeston, krom li povus uzi sian tempon kiel li deziris. Ĉi tiu invito Scaliger provizore akceptis. Meze de 1593, li forvojaĝis al Nederlando, kie li restis dektri jarojn el sia vivo, kaj ne plu revenis al Francio.

Li akceptado al Lejdeno estis ĉio kion li povus deziri. Li ricevis belan salajron, kaj estis traktita kun plej alta estimo. Lia supozita titolo kiel princo de Verona estis agnoskita. Ĉar Lejdeno estis meze inter Hago kaj Amsterdamo, Scaliger povis ĝui, krom la cirklo de kleruloj el Leideno, la avantaĝoj de la plej bona societo el tiu ĉi du ĉefurboj. Ĉar Scaliger ne estis ermito inter siaj libroj, li ŝatis de la socia kontakto kaj mem estis bona parolanto.

Duma la unuaj sep jaroj da restado en Lejdeno, lia reputacio atingis ties plej altan punkton. Liaj beletristikaj konoj estis nediskuteblaj. El sia trono en Lejdeno li regis la mondon de la erudiciuloj, iu mondo kiu povus krei aŭ ruinigi ies reputacion, kaj li estis ĉirkaŭita de junuloj avidaj aŭskulti kaj profitpreni el lia konversacio. Li kuraĝigis Grotius-on (1583-1645) kiam li estis nur deksesjara eldoni sian verkon "Martianus Capella"[10]. Ĉe la antaŭtempa morto de la juna Franciscus Dousa (1577-1630)[11] li ploris kvazaŭ antaŭ sia plej amata filo. Daniel Heinsius, principe lia favorita lernanto, fariĝis lia amiko plej intima.

Samtempe, Scaliger faris multajn malamikojn. Li malamis la nescion, sed li multe pli malamis la nekompletan lernadon, kaj pli ol ĉio la malhonestan argumentadon aŭ nekorektan citaĵon. Konsiderante sin la centron de la honoro kaj la vero, li ne povis toleri la malsinceran argumentadon kaj la misdeklaracio de faktoj el tiuj kiuj skribis por apogi teorion aŭ defendi kaŭzon malhonestan. Liaj akraj sarkasmoj baldaŭ atingis la orelojn kies personoj estis lia objekto, kaj lia plumo ne estis malpli amara ol sia lango. Li havis konsciencon pri lia povo, kaj ne ĉiam estis sufiĉe zorgema aŭ plene ĝentila en ties ekzerco. Nek ĉiam li estis plene korekta. Li multe fidis al sia memorkapablo, kiu okaze estis perfida. Liaj korektaĵoj, kvankam ofte valoraj, kelkfoje estis absurdaj. Ĉe la establigo de iu scienco pri malnova kronologio, li kelkfoje fidis al hipotezoj senfundamentaj aŭ absurdaj, ofte bazitaj sur neperfekta indukto de faktoj. Kelkfoje li miskomprenis la astronomian sciencon de la antikvuloj, same kiel KopernikoTycho Brahe. Kaj li tute ne estis matematikulo.

Scaliger kaj la Jezuitoj[redakti | redakti fonton]

Tamen, liaj malamikoj ne nur estis tiuj kiuj, kies erarojn li elmetis kaj kies malamikecojn li ekscitigis per la perforto de sia lingvaĵo. La rezulto de lia metodo pri historiaj kritikadoj minacis la polimikistajn katolikojn kaj la autxtentikecon el multaj dokumentoj sur kiuj li fidis. La jezuitoj, kiuj kredis sin la fonton pri kono kaj kritikoj, rimarkis ke la skribaĵoj kaj la aŭtoritateco de Scaliger estis grandega bariero antaŭ iliaj pretendoj. Muretus, dum la lastaj jaroj de sia vivo, profesiis la striktan ortodoksecon. Lipsiu repaciĝis kun la Eklezio de Romo, Isaac Casaubon supozeble oscilis, sed Scaliger estis konata kiel nefleksebla protestanto. Laŭmezure kiel lia intelekta supereco estis nediskutebla, la protestantoj havis la avantaĝon pri saĝeco kaj erudicio. Do, liaj malamikoj celis, ne respondi liajn kritikojn aŭ malaprobi liajn asertojn, sed, ataki lin kiel homon kaj detrui lian reputacion. Ĉi tiu ne estis facila tasko, ĉar lia morala karaktero estis forta.

La plej bona biografio de Scaliger estis farita de Jakob Bernays (1824-1881)[12](Berlino, 1855), reviziita de Mark Pattison (1813-1884)[13] en la magazeno "Quarterly Review".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De Emendatione Temporum - 1583
  • Aristophanous komodiai 11 aristophanis comoediae undecim graece and latine‏
  • Caius iulii caesaris quae extant‏ cum selectis variorum commentariis, quorum plerique novi, operâ et studio Arnoldi Montani. Accedunt notitia Galliae et notae auctores ex autographo Iosephi Scaligeri. - 1661
  • Catonis disticha de moribus - Dionysius Cato, 1646
  • De re nummaria dissertatio liber posthumus ... 1616
  • Novi Testamenti libri omnes, recens nunc editi, 1633
  • Anthologia veterum latinorum epigrammatum et poëmatum: Sive, Catalecta poëtarum latinorum in VI. libros digesta, ex marmoribus & monumentis inscriptionum vetustis, & codicibus mss. eruta, 1575, 1759
  • Epistola de vetustate et splendore gentis Scaligerae et JC Scaligeri vita. 1594


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj