Julius Caesar Scaliger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giulio Cesare Scaligero
(1484-1558)
Giulio Cesare Scaligero(1484-1558)
Frontispico de la libro "Poetices libri septem", 1561
Naskiĝo 23-a de aprilo 1484
en Riva del Garda, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 21-a de oktobro 1558
en Agen, Lot-et-Garonne, Flago-de-Francio.svg Francio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Julius Caesar SCALIGER (1484-1558) (* Riva del Garda, en la 23-a de aprilo 1484 - Agen, Lot-et-Garonne, en la 21-a de oktobro 1558) estis itala humanisto, poeto, naturalisto, erudiciulo, kuracisto, filozofo kaj botanikisto. Kvankam li estas italdevena, li pasis la plejan parton de sia vivo en Francio kaj uzadis la teknikojn kaj malkovrojn de la Renesanca humanismo por defendi la Aristotelismo kontraŭ la novajn konojn. Malgraŭ sia aroganta kaj polemikema dispozicio, lia reputacio laŭ siaj samtempuloj estis alta, kaj oni juĝis lin tiel distingita dank'al lia konoj kaj talentoj, kiu, laŭopinie de Jacques Auguste de Thou (1553-1617)[1], neniu el la antikvuloj povus esti metita super lin, kaj en la epoko kiam li vivis, ne estis alia egalulo. Li estis patro de la itala humanisto Joseph Justus Scaliger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia origina nomo estis Giulio Bordone Della Scala. Li estis devenanto de la familio Della Scalla, kiu, dum 150 jaroj, estis la regnantoj de Verono. Li eble estis filo de Niccolò della Scalla, kaj nepo de Vilhelmo della Scalla (1350-1404), Lordo de Verono.[2]. Kiam li estis dekdujara, lia protektanto, la imperiestro Maksimiliano la 1-a lin nomumis unu el siaj paĝioj. Li restis deksep jarojn serve de la imperiestro, kie li distingiĝis unue kiel soldato, kaj poste kiel kapitano. Sed, li tute ne lasis la kultivadon eĉ de la beletristiko, eĉ de la artoj, kiujn li studis kun konsiderinda sukceso sub la direktado de Alberto Durero.

Poste multe da vojaĝoj, Giulio Cesare Scaliĝero foriris al Francio (1525) kune kun la episkopo de Agen, Antonio de La Rovere[3], kaj tie ekloĝis dum tridekdu jarojn kiel kuracisto, kaj kie li akiris la rajtojn por nacianiĝi. Principe li faris kritikojn kontraŭ la tiamaj plej saĝaj kleruloj, kaj ekis krei reputacion kie lia saĝo kaj liaj multenombraj verkoj treege ekkreskis. Li estis renome universala homo kaj liaj konoj ĉirkaŭprenis ĉiujn sciencojn, tamen, li akiris sian famecon dank'al siaj prigramatikaj konoj. Li faris amikecon kun Miĥaelo de Notredamo, kiu iam asertis, ke Scaliĝero "estis perfekta geniulo, kaj povas esti komparata nur al Plutarko".

En 1531, li publikigas siajn unuajn satiraĵojn kontraŭ Erasmo de Roterdamo, defende de Cicerono kaj de la ciceronianoj. Ofendita kun la silento de Erasmo, pli vigle li leviĝis, per nova satiraĵo en 1536, sed la kontraŭulo simple estis malaperinta. En 1538, li estis akuzita pri herezio, tamen liaj juristaj amikoj lin absolvis, inter ili estis Arnoul Le Ferron (1515-1563)[4], ankaŭ konata kiel Arnoldi Ferroni Burdigalensis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • "Adversus D. Erasmum orationes duae eloquentiae romanae vindices cum auctoris opusculis" (Tuluzo, 1621).
  • Adversus Desiderii Erasmi Roterodami dialogum Ciceronianum oratio secunda. 1537
  • Aristotelis liber, qui decimus historiarum inscribitur. Ms. 1538, Liono 1584, Tuluzo 1619
  • Commentarii et animadversiones in VI libros de causis plantarum Theophrasti (…). Liono 1566
  • "De causis linguae latinae libri XIII" (Liono, 1540; Ĝenevo, 1580), Heidelberg 1597, 1609, 1623
  • '"De comicis dimensionibus" (Liono, 1539);
  • De sapientia et beatitudine libri VIII, quos Epidorpides inscripsit. Ĝenevo 1573
  • "Ed.: Hippokrates: Liber de somniis, cum Iulii Caesaris Scaligeri commentariis." 1539, Erw. Ĝenevo 1561
  • "Epistolae et Orationes " (Lejdeno, 1600)
  • Exotericarum exercitationum liber XV, De subtilitate, ad Hieronymum Cardanum. (Parizo, 1537; Bazelo, 1560)
  • Heroes. 1539
  • In duos Aristotelis libros de plantis libri duo. Parizo, 1556; Marburg 1598
  • In luctu filii oratio. Liono, 1538
  • "Ital. Teilübers.: Plutarko: La dua kaj lasta parto de la vivoj" (…). Venecio 1525
  • Iulii Bordoni Patauini liberalium disciplinarum cultoris ad lectorem Epigrammata. In: Antonius de Fanti: Tabula generalis ac mare magnum Scoticae subtilitatis (…). Venecio 1516
  • Lacrymae. 1534.
  • Liber de comicis dimensionibus. Liono, 1539
  • Natura Historio de Aristotelo, Tuluzo, 1619
  • Nemesis, una cum duobus hymnis. 1535
  • Nova epigrammata, liber unicus. Hymni duo. Diva Ludovica Sabaudia. 1533
  • Oratio pro Cicerone contra Ciceronianum Erasmi. 1531
  • Oratio pro Marco Tullio Cicerone contra Desiderium Erasmum. Parizo, 1531
  • Poemata sacra. Kolonio, 1600
  • "Poemata" (Ĝenevo]], 1574; Heidelberg, 1600)
  • Poematia, ad illustrissimam Constantiam Rangoniam. 1546, Liono, 1566 Marburg, 1598
  • "Poetices libri octo" (Liono, 1561; Lejdeno, 1581; Heidelberg, 1607)
  • Poetices libri VII. Liono, Ĝenevo, 1561. (postum veröff., Nachdr. 1581, 1586, 1594, 1607, 1617)
  • Primi tomi miscellaneorvm De Rervm causis & successibus atq. secretiori methodo ibidem expressa. Kolonjo 1570

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Personensuche
  2. GenealoogieOnline
  3. Antonio de La Rovere fariĝis episkopo de Agen en la 23-a de marto 1519 (kie li restis ĝis 1538), ĉar Leonardo Grosso della Rovere (1464-1520) estis eksiĝinta. Antonio estis nomumita papa legato en la 13-a de februaro 1506.
  4. Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes
  5. Personensuche
Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj