Lubna de Kordovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lubna de Kordovo
Persona informo
لبنى
Naskiĝo 10-a jarcento
en Kordovo, Al-Andalus
Morto 983
en Carmona, Al-Andalus
Etno Hispanoj vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Al-Andalus vd
Alma mater nekonata valoro vd
Profesio
Okupo intelektulobibliotekisto • matematikisto vd
Laborkampo poeto • instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lubna de Kordovo estis araba alandalusa intelektulino de la dua duono de la 10-a jarcento, aktiva en gramatikaj aferoj kaj poezio. Ŝi estis la sekretariino de la Kalifo de Kordovo, Al-Hakam la 2a, kiu estis granda protektanto de la kulturo.

Ene de la Kordova biblioteko, ŝi okupiĝis je reprodukto, skribo kaj traduko de multe da novaj volumoj. Ankaŭ, ŝi estis kun la juda kuracisto kaj patronanto, Ĥasdaj ibn Ŝaprut, la iniciatorino pri la kreado de la fama biblioteko de Madinat al-Zahra.

Laŭ la arabaj kronikoj, dum la epoko de Al-Hakam la 2a, oni povis trovi en la urbo Kordovo pli ol 170 virinoj kiuj havis la taskon kopii librojn, fakto kiu donas ideon de la graveco de la kulturo sed ankaŭ de la rolo de la virino dum la reĝado de tiu progresema kalifo. Krom Lubna, la historio retenas la nomon de Fatima, alia sekretariino de Al-Hakam la 2a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Olivier Gaudefroy, Lubna, la copiste de Cordoue [Lubna, la kopistino de Kordovo], Turquoise, 2019.