Lucy Doraine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucy Doraine
Lucy Doraine ĉirkaŭ 1924
Lucy Doraine ĉirkaŭ 1924
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1898 (1898-05-22)
en Budapeŝto
Morto 14-an de oktobro 1989 (1989-10-14) (91-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo malsano
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Michael Curtiz
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr

Lucy Doraine laŭ origina nomo kaj hungarlingve kutima sinsekvo Kovács Ilona estis hungara filma aktoro. Ŝia personaj nomvariantoj en Hungario estis Ilonka; Lonci, ŝia unua geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kertész Mihályné.

Lucy Doraine

Lucy Doraine[1][2] kiel Ilona Kovács naskiĝis la 22-an de majo 1898 en Budapeŝto, ŝi mortis la 14-an de oktobro 1989 en Los-Anĝeleso.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lucy Doraine studis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, ŝi debutis en muta filmo en 1916 helpe de Michael Curtiz (tiam Mihály Kertész). Ili estis geedza paro ĝis 1923 kaj ŝi naskis filinon jam en 1915. Post sukcesaj filmoj en Budapeŝto ili translokiĝis al Vieno en 1919, ŝi prenis la pseŭdonimon kaj ili kreis 9 filmojn en Aŭstrio. Ekde 1923 ŝi estis signifa partoprenanto de germanaj filmoj en Munkeno kaj Berlino. Tamen allogis ŝin Holivudo en 1928. Post komencaj sukcesoj finiĝis erao de mutaj filmoj kaj ŝia filma kariero finiĝis pro neperfekta kono de angla lingvo. Ŝi denove edziniĝis sed la filma industrio forgesis ŝin.

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az ezüst kecske (debuta filmo, 1916)
  • Die Dame mit dem schwarzen Handschuh (1919)
  • Sodom und Gomorrha (kun grandaj kulisoj, 1922)
  • Die suchende Seele (ankaŭ produktoro, 1925)
  • Adoration (1928)
  • Hell's Angels (nur en epizodo, 1930)
  • Trial of Mary Dugan (ŝia lasta apero en filmo, 1931)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]