Ludoviko Kókai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludoviko KÓKAI estis posedanto de esperanta librejo, kiu estis la unua librovendejo en Hungario, kiu apogis la disvastigon de Esperanto. La bonfamo de la firmo multe helpis al la Esperantista afero.

La librovendejo, kiu situis en la strato Kamermayer Károly 3 en Budapeŝto estis ofte renkontejo de la ĉefurbaj kaj provincaj Esperantistoj. La firmo aranĝis en 1911 literaturan konkurson. Ĝi eldonis diversajn gramatikolibrojn kaj vortarojn, sciencajn verkojn de Vörös, multajn propagandilojn, glumarkojn, insignojn ktp. Posta posedanto estis Rezső Kókai.