Ludoviko la Barbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la Barbulo
Persona informo
Ludwig der Bärtige
Ludovicus cum barba
Naskiĝo proks. 1020
Morto 13-an de junio 1080 (1080-06-13)
en Graflando Isenburg
Tombo Majenco vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Ludovikidoj vd
Edz(in)o Cäcilie von Sangerhausen vd
Infanoj Ludoviko la Saltanto • Hildegard von Schauenburg • Uta von Thüringen vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dokumento de imperiestro Henriko la 3-a por Ludoviko la Barbulo, 28.8.1044; konservo en la Landa arkivo vajmara

Ludoviko la Barbulo (germane: Ludwig der BärtigeLudwig mit dem Bart, latine: Ludovicus cum barba; mortinta en 10561080) estis la prapatro de la dinastio de la Ludovikidoj (germane Ludowinger), la landgrafdinastio reganta mezepoke en grandaj partoj de Turingio kaj Hesio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ludoviko, kiu havis fraton nome Hugo, originas el ne plu konata nobeldinastio estanta en intima rilato al la Episkopujo majenca kaj al regionoj ĉe la meza Majno. Tie fondis la filoj de Ludoviko la Monakejon Schönrain en nuna Gemünden am Main. Laŭ la historiisto Armin Wolf supozeblas ankaŭ parenceco kun Ludoviko de Mousson (en la nuna franca departemento Meurthe-et-Moselle).

Ĉirkaŭ la jaro 1040 Ludoviko ricevis feŭdon norde de Turingia Arbaro konstruigonte samloke Kastelon Schauenburg apud Friedrichroda el kie la stratoj inter Gotao kaj Schmalkalden bone konstrolebis. La kastelo mem estas hodiaŭ apenaŭ rekonebla ruino kun malmultaj spuroj arkeologiaj. La loko mem taksatas, kune kun la monakejo en najbara Reinhardsbrunn, kvazaŭ lulilo de Turingio.

Laŭ la ne tro fidenda Kroniko de Reinhardsbrunn la filoj de Ludoviko la Barbulo estis:

Ludviko entombigitis en la Konvento Sankta Albano malpost Majenco en la proksimeco de Majenco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]