Luterana preĝejo (Pestszentlőrinc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Budapeŝto, Pestszentlőrinc
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Pestszentlőrinc
Luterana preĝejo en Budapeŝto, en Pestszentlőrinc
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, submunicipo Pestszentlőrinc-Pestszentimre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest (departemento)
Dato de konsekro 1932
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko kun hungarecaj motivoj
Konstruado
Specifo
Enhaveco 250 sidlokoj
Longo 20 m
Larĝo 17 m
Alto 17 m (kupolo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo (aparte nomata Preĝejo de Vivantaj Ŝtonoj estas religia konstruaĵo en Hungario, en ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Pestszentlőrinc-Pestszentimre, en urboparto Pestszentlőrinc.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1922 oni aranĝis luteranajn mesojn en la lernejo. Post 7 jaroj oni fondis luteranan grupon. La preĝejo konstruiĝis en la fruaj 1930-aj jaroj. Teoria la konstruaĵo estas konvena por teatraj ludoj. En la 1980-aj jaroj la preĝejo interne estis pentrita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, tamen la enirejo estas alirebla rekte el la strato. En la korto estas ankaŭ malgranda tranoktejo. La preĝejo havas 2 navojn, kiuj formas krucon. Ĉe renkontiĝo de la navoj granda kvadrato estiĝis, kiun kupolo kovras. Turo kaj sonoriloj neniam apartenis al la preĝejo. Laŭnecese en la tre proksima Kalvinana preĝejo (Pestszentlőrinc) oni sonoradas. La ĉefaltara bildo prezentas Jesuon, la Bonan Pastoron. Interne troviĝas 2 orgenoj, la pli nova jam elektronika.

Fontoj[redakti | redakti fonton]