Luterana preĝejo (Sárvár)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Sárvár
Luterana preĝejo en Sárvár
Luterana preĝejo en Sárvár
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Sárvár
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Vas (Hungario)
paroĥo loke
Dato de konsekro 1836
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Sámuel Geschrey
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18341836
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Sárvár, Erdősi Sylvester János u. 3.
vdr

La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Sárvár (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Sárvár la reformacio komenciĝis en 1534 pro alveno de János Sylvester, baldaŭ ankaŭ Mátyás Dévai Bíró laboris tie. Tiutempe Sárvár estis la hungara Vitenbergo. Tiu epoko finiĝis pro la kontraŭreformacio, la restintaj luteranoj havis diservojn en Nemesdömölk. Ili rajtis konstrui loke lignan kirkon ekde 1794, post 4 jaroj ankaŭ la sonorilostablo estis preta kun sonorilo. En 1824 jam turo konstruiĝis, sed post 5 jaroj ĉiu cindriĝis pro incendio. La nun videbla kirko estis konstruita inter 1834 kaj 1936. Orgeno estis aĉetita en 1851. Por havi pli grandan kapaciton flanke galerioj konstruiĝis en 1933.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, sed la simetria fasado rekte tuŝas la trotuaron. Meze funkcias la enirejo, pli supre estas fenestro, la plej supre la turo altiĝas. La turpinto estas plurlatera piramido. La fasado havas ankaŭ 4 blindajn fenestrojn. Interne laŭ la kutimo la muroj estas blankaj. Interne inter la navo kaj la absido estas disigita muro, la absido iĝis sakristio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.