Luzacia montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Luzacia montaro (ĉeĥe: Lužické hory, germane: Lausitzer Gebirge) situas en la nordo de Ĉeĥio kaj en la sudoriento de Germanio, proksime al la punkto, kie renkontiĝas la limoj de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando (respektive la historiaj regionoj Bohemio, Saksio kaj Silezio). La montaron apudas Bohemia baseno kaj la urbo Česká Lípa en sudokcidento, Ĉeĥa mezalta montaro en okcidento, Elba Grejsmontaro en nordokcidento, la urboj Zittau kaj Liberec en nordoriento. La rivero Niso, kiu trafluas Liberec kaj preterpasas Zittau, apartigas Luzacian montaron dis de la proksima Izera montaro. Sudoriente najbaras Jeŝteda montaro, ĉeĥe: Ještědské Pohoří, (nomita laŭ la monto Ještěd; 1012 m), kiun tradicie oni rigardis parton de Luzacia Montaro. Ĉiukaze ambaŭ formas parton de la sudetaj montaroj kaj konsistas grandaparte el grejso kaj parte ankaŭ el bazalto, kiuj apogas sin je granita soklo de antaŭkambria origino.

La plej altaj montoj estas Lausche (sorabe kaj ĉeĥe: Luž; 793 m) kaj Pěnkavčí Vrch (germane: Finkenkoppe; 792 m). Pliaj konataj altaĵoj estas Jedlová (Tannenberg; 774 m), Klíč (Kleiß; 760 m) kaj der Hochwald (750 m), kiuj origine estis vulkanoj.

La germanan parton de Luzacia Montaro oni kutime diferencigas je du partoj kaj nomas ilin Lausitzer Bergland kaj Zittauer Gebirge.

Rilataj temoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.luzicke-hory.cz/lausgeb.html greke http://www.luzicke-hory.cz greke http://www.luzicke-hory.cz/luzang.html greke http://fotoprazak.net/8-vyber_lokality_Nemecko/lokality_Nemecko/Luzicke_hory.htm