Mária Budanovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Budanovits
Persona informo
Naskonomo Budanovich Juliánna Mária
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1889 (1889-08-12)
en Subotica
Morto 4-an de majo 1976 (1976-05-04) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Árpád Palotay
Okupo
Okupo operkantisto • voĉa instruisto
vdr

Mária Budanovits ([budanoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Budanovits Mária, naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1894 en Hungara reĝlando en Szabadka, nuntempa Subotica en Serbio, mortis la 7-an de majo 1976 en Budapeŝto) estis hungara operokantisto, (mezosoprano, aldo). [1] Arkivigite je 2016-10-18 per la retarkivo Wayback Machine

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Budanovits akiris diplomon en Muzikakademio en Budapeŝto, sed ŝi debutis jam antaŭ la diplomo en la Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1914 (Giuseppe Verdi: Il trovatore - Azucena). Ŝi iomete plulernis en Germana Regno helpe de stipendio, en 1915 ŝi aliĝis al trupo de la menciita operejo. Escepte en la jaro 1923 ŝi kantis en la Germana Operejo. Dum jardekoj ŝi estis ĉefkantistino en la Budapeŝta Operejo. Ŝi finis la kantadon en 1954, poste ŝi instruis la kantadon ekzemple al Mária Mátyás, Júlia Osváth. Ŝi ricevis premiojn en 1951 kaj 1954, krome ŝi estis nomumita eterna membro de la Operejo.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]