Mária Mohayné Katanics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Mohayné Katanics
Persona informo
Naskonomo Katanics Mária
Naskiĝo 29-an de aprilo 1929 (1929-04-29)
en Baja
Morto 23-an de januaro 2017 (2017-01-23) (87-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo muzikinstruisto • ĥorestro
vdr

Mária Mohayné Katanics [mohainE kataniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mohayné Katanics Mária estis hungara korusestro, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Ŝia origina nomo estis Katanics Mária, post la geedziĝo ŝi uzis aldone la edzan nomon.

Mária Mohayné Katanics (meze en malsama kostumo)

Mária Katanics [1] naskiĝis la 20-an de aprilo 1929 en Baja, ŝi mortis la 23-an de januaro 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Mohayné Katanics frekventis plurajn lernejojn en sia naskiĝurbo, sed ŝi ankaŭ kantis en koruso kaj pianludis. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1952, ankaŭ dum la studentaj jaroj ŝi kantadis en korusoj. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Bárdos, Zoltán Vásárhelyi, Jenő Ádám kaj Zoltán Horusitzky. Post siaj studoj ŝi instruis en pedagogia lernejo, samtempe ŝi havis postenon en instituto. Inter 1959 kaj 1972 ŝi instruis kaj gvidis koruson en gimnazio en Budapeŝto, inter 1972 - 1984 en muziklernejo faris la samon. En 1959 ŝi fondis virinan koruson en la gimnazio, kiun ŝi gvidis ĝis la 2000-aj jaroj. En tiu longa periodo la koruso atingis sukcesojn ankaŭ eksterlande. Kiel emerito ŝi instruis en Katolika Altlernejo Vilmos Apor inter 1984-1996 en Zsámbék, inter 1990-2002 ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ŝi ricevis 15 premiojn inter 1979-2013.

Ŝi edziniĝis en 1958, ŝi naskis 4 filojn.

Ŝiaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Bartók 27 egyneműkara (1982)
  • Válogatás Kodály kórusműveiből (1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]