Mühlenbach (Ahr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mühlenbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Eifel, distrikto Euskirchen, Nordrejn-Vestfalio (Germanio)
Rivera reto Rejno
Longeco 7,106 km
Fluo
Fonto en Ahrgebirge ĉe la monto Sommerberg
- Alteco super marnivelo 490 m
Enfluejo apud Ahrhütte en la riveron Ahr
- Alteco 348 m
Geografio
Trairataj vilaĝoj Blankenheim kun la lokpartoj Freilingen kaj Ahrhütte
Alfluantoj
- Maldekstraj Dörferbach, Rohsbach, Otersiefen
vdr

La rojo Mühlenbach estas ĉ. 7,1 km longa, norda kaj orografie maldekstra flankrivero de la rivero Ahr en la distrikto Euskirchen, germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La Mühlenbach fontas en Ahrgebirge kiel Weilerbach. Ĝia fonto situas ĉe la sudokcidenta deklivo de la monto Sommerberg (ĉ. 527 m alta) en la naturprotektejo Obere Ahr mit Mühlheimer Bach, Reetzer Bach und Mühlenbachsystem (supera Ahr kun kelkaj rojoj) sur la teritorio de la komunumo Blankenheim sur alteco de ĉ. 490 m super marnivelo.

De tie la rojo fluas suden tra la naturprotektejo ĝis la baraĵo Weilerbach (lago de Freilingen) . De la enbuŝiĝo de la Dörferbach (km 2,8) apud la muelejo „Freilinger Mühle“ ĝi nomiĝas Mühlenbach. Ĝi pasas akvopurigejon kaj flas piede de la monto Mühlenberg (alteco 425,1 m). Poste ĝi enfluas apud Ahrhütte sur alteco de 348m de nordokcidente en la riveron Ahr.

Akvokolekta areo kaj alfluantoj[redakti | redakti fonton]

La 16,172 km² granda akvokolekta areo estas deakvigata trans Ahr kaj Rejno al la Norda maro.

La alfluantoj de la Mühlenbach estas (rivermalalten)
nomo GKZ longeco (km) direkto enbuŝiĝ
ĉe km
loko
Dörferbach 2718182 3,8 maldekstre 2,8 Freilinger Mühle
Rohsbach 27181892 2,5 maldekstre 2,5
Otersiefen 27181894 1,2 maldekstre 1,7

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mühlenbach (Ahr) en la germana Vikipedio.