Magistralo por Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Projekto de altrapida fervojo Parizo-Bratislavo

Magistralo por Eŭropo (germane Magistrale für Europa, france Magistrale européenne) estas projekto de Transeŭropa transporta reto (TEN-T) por krei altrapidan fervojan interligon inter Parizo kaj Bratislavo, kun branĉo al Budapeŝto.

Kompletigo de la projekto estas planita por 2020. La magistralo kunligos 34 milionojn da homoj en kvin eŭropaj landoj. La tuta longeco de la vojo de Parizo al Budapeŝto estos 1 592 km.

Itinero[redakti | redakti fonton]

La franca sekcio de la itinero, kiu estas planita ekfunkciigi en 2016, ebligos atingi rapidon de ĝis 320 km/h kaj mallongigi la vojaĝon de Gare du Nord al Strasburgo al malpli ol du horoj.

En Germanio la itinero konsistas el fervojoj de Strasburgo al Appenweier (Europabahn), sur kiu la maksimuma rapideco estas 200 km/h, kaj de Appenweier al Bruchsal (Rheintalbahn), kie la rapideco atingas 250 km/h. Ĉe Bruchsal, la MpE transiras la altrapidan fervojon Mannheim-Stuttgart je 250 km/h.

En Stutgarto, la linio aliĝas al la nova fervojo Stuttgart-Augsburg, kiu estas planita esti kompletigita antaŭ 2020 kun maksimuma rapideco de 250 km/h inter Stutgarto kaj Ulm kaj 200 km/h de Ulm ĝis Augsburg. Post la divido de la fervojaj trakoj München-Augsburg en apartajn por malrapida trafiko (kargo kaj navedotrajnoj), grandrapidaj trajnoj povos atingi ĉi tie 230 km/h.

Trajnoj de München Ost al Salzburg veturas kun rapideco de 160 km/h, transirante la aŭstran limon ĉe Freilassing.

En Aŭstrio, por la bezonoj de la nova itinero, la trakoj inter Attnang-Puchheim kaj Wels (230 km/h) estis plibonigitaj, nova paralela fervojo (Neue Westbahn) Linz - Vieno (250 km/h) estis konstruita kaj nova stacio en Vieno, Wien Hauptbahnhof estis konstruita anstataŭ la detruita Wien Südbahnhof. De ĉi tie la Eŭropa Magistralo daŭrigos ĝis Bratislavo, kaj la sudokcidenta branĉo iros tra Győr al Budapeŝto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Магістраль для Эўропы en la belorusa Vikipedio.