Magneta konstanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Magneta konstanto (aŭ magneta permeablo, aŭ ankoraŭ permeableco de vakuo) estas koeficiento μ0 en leĝo de magneta interago (forta leĝo de Ampère) kaj ekvacioj de Maxwell, ĝi valoras:

μ0 = 4π 10-7 H/m = 4π 10-7 N/A2 = 4π 10-7 V·s/(A·m) ≈ 1,2566×10−6 H/m = 1,2566×10−6 N/A2 .

La magneta forto Fm de unu drato sur la alia drato de longo L en la vakuo de libera spaco estas (se la longo estas sufiĉe granda por malatenti efikojn je finoj de la dratoj):

 F_{\mathrm{m}} = \mu_0 \frac {I^2 L} {2 \pi r} \ ,

kie I estas la elektra kurento kun sama direkto en ĉiu drato,

r estas distanco inter la dratoj.

Tiel la forto estas altira forto de la dratoj inter ili; ĉi tiu formulo estas speciala okazo de la leĝo de magneta interago.

Konsiderante maldikajn dratojn kies distanco inter ili estas 1 metro, la ampero, mezurunuo de elektra kurento, estas difinita kiel la kurento, kiu kreas forton de 2x10-7 neŭtono je metro. De tio, la valoro de la magneta konstanto estas precize "difinita":

\mu_0 = 4 \pi \times 10^{-7} (\rm{N / A ^2} ) \approx 1.2566370614 \cdots \times 10 ^{-6} (\rm{N / A ^2} )[1][2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Magnetic constant (Magneta konstanto). 2006 CODATA recommended values. Alirita 2007-08-08.
  2. CODATA Recommended Values of the Fundamental Physical Constants: 2006 (Rekomendataj valoroj pri fizikaj konstantoj). Committee on Data for Science and Technology (CODATA): vidu tabelon 1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]