Maicon Sisenando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maicon Douglas Sisenando)
Maicon Sisenando
Persona informo
Naskonomo Maicon Douglas Sisenando
Naskiĝo 26-an de julio 1981 (1981-07-26) (42-jaraĝa)
en Novo Hamburgo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Maicon kadre de la teamo de Inter Milano en 2009

Maicon Douglas Sisenando, kutime nomata nur Maicon (prononco laŭ sistemo IFA maikõⁿ), estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  26-an de julio 1981(nun 1981-07-26) en Novo Hamburgo, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 2013 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la itala klubo A.S. Roma – antaŭe ekde la jaro 2003 li profesiis en pluraj aliaj kluboj de diversaj landoj, interalie de 2006 ĝis 2012 en Inter Milano kaj en la sezono 2012-2013 en Manchester City FC de Manĉestro. Krome ekde la jaro 2003 li estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblas per la numero "23".