Ramires

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramires
Persona informo
Naskonomo Ramires Santos do Nascimento
Naskiĝo 24-an de marto 1987 (1987-03-24) (37-jaraĝa)
en Barra do Piraí
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Ramires en 2013

Ramires Santos do Nascimento (prononco laŭ sistemo IFA ʁaˈmiɾes ˈsɐ̃tus du nasiˈmẽtu), kutime nomata nur Ramires, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  24-an de marto 1987(nun 1987-03-24) en Barra do Piraí, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la angla klubo Chelsea F.C. – antaŭe ekde la jaro 2006 li profesiis en pluraj aliaj kluboj. Krome ekde la jaro 2009 li estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo, post kiam la antaŭan jaron li jam membris en la brazila teamo de sub-23-jaruloj en la Somera Olimpiko 2008 kaj tie kun la teamo atingis la bronzan medalon. Kadre de la nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. En la nacia teamo de 2014 li rekoneblas per la numero "16".