Griza bradorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malgranda bradorno)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Griza bradorno
Griza bradorno
Griza bradorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Bradornis
Specio: B. microrhynchus'
Bradornis microrhynchus
(Reichenow, 1887)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Griza bradornoMalgranda bradorno (Bradornis microrhynchus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Bradornoj.

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas seka savano kaj subtropika aŭ tropika seka arbustaro.

La Griza aŭ Malgranda bradorno estas malgranda birdo, kies kapo kaj dorso estas grizbrunaj (kun pli malhelaj flugiloj kaj vosto, kies plumoj -ĉefe en flugiloj- havas helajn bordojn), dum la beko kaj kruroj estas nigraj. Ankaŭ la bridareo kaj traokulo estas pli malhelaj, dum videblas ne tre rimarkinda hela okulringo. La gorĝo estas blanka kaj la resto de subaj partoj estas sablokoloraj al helbrungrizaj, pli blankecaj centre kaj pli koloraj en flankoj. Fakte ĉiuj membroj de tiu genro estas tre similaj kaj tiu ĉi diferenciĝas pro iom da pli da griza nuanco en la ĝenerale helbruna koloro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]