Mali Idjoŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mali Idjoŝ situas en la mapo en la verda munucipo

Bazaj informoj

Mali Idjoŝ, slave Mali Iđoš, serbe Мали Иђош, hungare Kishegyes estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Baĉka. Mali kaj kis signifas: malgranda. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo

Mali Idjoŝ situas sur ebenaĵo, laŭ rojo.

Historio

La unua mencio devenis el 1462 en formo "Hegyesthwrol". Ekde 1514 pro kamparanaj ribeloj la vilaĝo komencis senhomiĝi. Dum la turkoj jam neniu loĝis tie. En 1769 loĝantoj de Békésszentandrás refondis la komunumon. En 1849 tie venkis la hungara armeo lastfoje. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 2002 loĝis en Mali Idjoŝ 5465 da homoj, (hungaroj 4767 (87 %), serboj 389 (7 %), ciganoj 119 (2 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj

Ĝemelkomunumo