Malika Ménard
Malika MÉNARD (naskiĝis la 14-an de julio 1987 en Rennes) estas la 63-a Miss Francio, elektita la 5-an de decembro 2009, kun la skarpo de Miss Normandio.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Malika Ménard estas 1.76 m alta, kaj estas blu-okula brun-harulino.
Ŝi deklaris, ke ŝiaj gepatroj estas francoj kaj ke ŝi havas nenian magreban devenon[1][2], malkonfirmante onidiron devenantan de paroloj de Geneviève de Fontenay antaŭ la elekto kaj de ŝia antaŭnomo[3].
En la momento de sia elekto, Malika Ménard estas studentino en 3-a jaro de juro en Universitato de Caen[4] kaj volas fariĝi ĵurnalistino[5].
Miss Francio 2010 [redakti]
La prezidantino de la ĵurio estis komediistino Arielle Dombasle kaj la ĵurio konsistis el tajloro Jean-Paul Gaultier, aktoro Jimmy Jean-Louis, animacianto kaj komediisto Jean-Luc Reichmann, animaciantino Mareva Galanter, miss Francio 1999, aktoro Xavier Deluc kaj aktorino Farida Khelfa.
Malika Ménard estis la unua Miss Francio elektita de la nuraj telespektantoj. Ŝi akiris 34.0 % el la voĉdonoj de la publiko, antaŭ Miss Rodano-Alpoj (20.1 %), Miss Bretonio (18.4 %), Miss Provenco (16.1 %) kaj Miss Quercy-Rouerge (11.0 %)[6].
La fina rezulto estas[7]:
- 1-a daŭfenino: Virginie Dechenaud, 23-jara, Miss Rodano-Alpoj
- 2-a daŭfenino: Mélanie Craignou, 19-jara, Miss Bretonio
- 3-a daŭfenino: Émilie Corbi, 21-jara, Miss Provenco
- 4-a daŭfenino: Nathalie Ample, 19-jara, Miss Quercy-Rouergue
- 5-a daŭfenino: Cassandre Roland, 18-jara, Miss Orleano [8]
- 6-a daŭfenino: Tineffa Naïsso, 20-jara, Miss Franca Gviano
Sinsekvaj elektoj [redakti]
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Miss Francio 2010 mobilizas kvar telespektantojn el dek Le Point, artikolo vidita la 6-an de decembro 2009
- ↑ Malika Ménard Miss Francio 2010 estis en RTL RTL.fr konsultita la 6-an de decembro 2009
- ↑ « Inter ni, deklaras Geneviève de Fontenay al la Dépêche, mi esperas ke antaŭ morti, mi vidos magreban Miss Francion ». Por la prezidantino de komitato Miss Francio tiu elekto estus « vangofrapo administrata al politikuloj kiuj faris el nacia identeco sian propraĵon ». fonto: Agoravox
- ↑ « La Normandino Malika estas Miss Francio 2010 », Ouest-France, dimanĉon la 6-an de decembro 2009, konsultita en www.ouest-france.fr la 6-an de decembro 2009
- ↑ Laurent Quembre, « Miss Normandio elektita Miss Francio 2010 », France 3 Normandie, la 6-an de decembro 2009.
- ↑ Malika Ménard elektita per 34% el la voĉdonoj de la publiko télé-première.fr
- ↑ Oficialaj rezultoj de la 63-a elekto de Miss Francio TF1.fr
- ↑ Cassandre Roland, daŭfenino de la nova Miss Francio La république du Centre