Manhatano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manhatano

Manhatano (angle Manhattan) estas insula komunumo de Novjorko, Nov-Jorkio, Usono, samloke ol la Kantono New York. Kun loĝantaro en 2006 de 1.611.581 homoj, en terareo da 22,96 kvadratmejloj (59,47 km²), ĝi estas la plej dense enloĝata kantono en Usono, kun 66.940 enloĝntoj po kvadratmejlo (25.846/km²). Ĝi ankaŭ estas la due plej riĉa kantono en Usono. La komunumo konsistas el Insulo Manhatano, Insulo Roosevelt, Insulo Randalls, kaj preskaŭ unu dekono da Insulo Ellis, la superakva parto de Insulo Libereco, kelkaj multe malpli grandaj insuloj, kaj malgranda parto de la kontinenta Nov-Jorkio, tuj apud Bronkso.

Manhatano estas grava komerca, financa, kaj kultura centro de Usono kaj, iome, de la mondo. La plimulto da radiaj, telelvidaj, kaj telekomunikadaj kompanioj en Usono estas bazitaj ĉi tie, same por multaj novaĵaj, magazinaj, libraj, kaj alispecaj eldonejoj. Manhatano enhavas multajn famajn rekonilojn, turismajn allogaĵojn, muzeojn, kaj universitatojn. Ankaŭ en Manhatano troviĝas la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj. Manhatano enhavas la plej grandan centran komerco-distrikton en Usono, kaj tie troviĝas ambaŭ la Novjorka Borso kaj NASDAQ, kaj estas la hejmo de la plej granda nombro da entreprenstabejoj en la nacio. Ĝi estas nedisputeble la centro de Novjorko kaj de la Novjorka urba regiono, enhavante la urbajn registarejojn, kaj la plej grandan parton da postenoj, komercoj, kaj distraĵoj.

Historio

La nomo devenas de la vorto Manna-hata, kiel skribita en 1609 en la taglibro de Robert Juet, oficisto en la jaĥto Halve Maen (Duonluno) de Henry Hudson. Mapo de 1610 dufoje enhavas la nomon Manahata, ĉe ambaŭ la orienta kaj okcidenta bordoj de la Rivero Mauritius (postse nomita la Rivero Hudson). Oni tradukas la vorton "Manhatano" kiel "insulon de multaj montetoj" de la lenapa lingvo. La Enciklopedio de Novjorko proponas aliajn devenojn, inkluzive de vortoj el la munsea dialekto de la lenapa: manahachtanienk ("loko de ĝenerala ebrieco"), manahatouh ("loko kie oni akiras lignaĵojn por arkojn kaj arkpafilojn"), aŭ menatay ("insulo").

La nederlandanoj aĉetis la insulon en 1626 de indianoj por 60 guldenoj da komercaĵoj. En 1664 la britoj forprenis la insulon.

Kvartaloj

La ĉefaj kvartaloj de Manhatano:

  • Wall Street - "Murstrato" - la financa centro de la insulo, se ne de la mondo.
  • Midtown - "Mezurbo" - centro de usona amaskomuniko (eldonejoj, televido, komerca propagando, ktp), modo, kaj la centraj oficejoj de grandaj kompanioj kaj de UNO
  • Greenwich Village - "Vilaĝo de Grenviĉo" - tradicie juna kaj avangarda, sed nun plejparte juna kaj profesia
  • Harlem - la kultura ĉefurbo de nigra Usono
  • Upper East Side - "Supra Orienta Flanko" - muzeoj kaj la apartamentoj de la riĉularo
  • Upper West Side - "Supra Okcidenta Flanko" - apartamentoj de la profesiuloj
  • Broadway - "Larĝa Vojo" - centro de usona teatro

Priskribo

Broadway ankaŭ estas strato: en la tempo de la indianoj, ĝi estis la ĉefa vojo trans la insulo. Nun ĝi estas longa strato.

Manhatano estas la centro de fervojoj kaj aŭtovojoj de Novjorko kaj ĝiaj antaŭurboj.

Madison SquarePlaco Madison estas formita de la intersekcio de la Kvina Avenuo kaj Broadway ĉe la 23a Strato en Novjorko nome ĉe la borough Manhatano. La placo ricevis sian nomon el James Madison, kvara Prezidento de Usono.

La riĉaj kaj la malriĉaj loĝas en Manhatano: la burĝaro estas juna kaj malgranda.

Vidindaĵoj

Eksteraj ligiloj

greke http://teachpol.tcnj.edu/amer_pol_hist/fi/00000002.htm