Markus Sittikus von Hohenems

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcus Sittikus von Hohenems
(1574-1619)
Princo-Ĉefepiskopo de Salzburgo
Princo-Ĉefepiskopo de Salzburgo
Persona informo
Markus Sittikus von Hohenems
Naskiĝo 24-a de junio 1574
en Hohenems,  Germanio
Morto 6-a de oktobro 1619
en Salzburgo,  Aŭstrio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Jakob Hannibal la 1-a vd
Patrino Chiara de' Medici vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • pastro • teologo vd
Laborkampo teologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marko Sitiko el Hohenems (1574-1619) (naskiĝis en Hohenems, en la 24-a de junio 1574 - mortis en Salzburgo, en la 6-a de oktobro 1619) estis princo-ĉefepiskopo de Salzburgo inter 1612 kaj 1619.

Biografio

Sekvinte al la malvenko kaj aresto de sia onklo Wolf Dietrich von Raitenau, la kanonikaro de la katedralo elektis lin kiel nova princo kaj ĉefepiskopo de Salzburgo, en la 8-a de marto 1612. Li estis konsekrita kiel episkopo de Ehrenfried von Kuenburg (1573-1618)[1], Episkopo de Chiemsee, en la 7-a de oktobro 1612.

Kiel ĉefepiskopo, li ne estis marioneto en la manoj de Maksimiliano la 1-a, Elektisto de Bavario, kaj rifuzis partopreni en la Katolika Ligo. Tamen, li ne sukcesis konservi la Ĉefepiskopecon de Salzburgo ekster la Tridekjara Milito.

Li faris uzon el la arkitekto Vincenzo Scamozzi (1548-1616)[2] por la rekonstruo de la nova katedralo de Salzburgo, kies fondoŝtono okazis en 1614. Li ankaŭ komisiis al Santino Solari (1576-1646)[3] la konstruadon de la Palaco de Hellbrunn[4], inkluzivante ties famajn fontojn. Tiamaniere ke li estis fariĝis la plej elstara figuro en la disvastigado de la baroka arkitekturo en la nordo de la Alpoj.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj



Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj