Marek Wajsblum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marek Wajsblum
Ekspozicio dum la XXIX-a Kongreso. Antaŭ sur la tablo, geografia karto pri la Radio-dissendoj kun programo en Esperanto. Sidante: D-ro Marek Wajsblum, organizinto de la Ekspozicio
Ekspozicio dum la XXIX-a Kongreso. Antaŭ sur la tablo, geografia karto pri la Radio-dissendoj kun programo en Esperanto. Sidante: D-ro Marek Wajsblum, organizinto de la Ekspozicio
Persona informo
Aliaj nomoj M. Arco • M. Michałowicz • Marcin Wiosło • M. Markwetz • Jono • Josefo Nowak
Naskiĝo 21-an de oktobro 1903 (1903-10-21)
en Varsovio
Morto 18-an de februaro 1962 (1962-02-18) (58-jaraĝa)
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj Esperantopola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo historiistoesperantisto
vdr

Marek Wajsblum, pseŭdonime M. Arco[1] (naskita la 21-an de oktobro 1903 en Varsovio, mortis la 18-an de februaro 1962 en Londono) estis pola historiisto de juda origino, esploristo pri la historio de la ŝtata reformado en Pollando.

En Esperanto interalie aperis lia eseo Internacieco de kelkaj Esperantaj afiksoj en la Esperantologio, kiun inter 1949 ĝis 1961 aperigis Paul Neergaard kaj traduko de Kanto de libera spirito (kun Izrael Lejzerowicz)[2]. Li esperantigis la libron La Esenco de la Kvakerismo de Gerald K. Hibbert[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Nekrologo de Marek Wajsblum, Esperanto : revuo internacia : oficiala organo de Universala Esperanto Asocio. Jaro 55, n. 677 (1962), p. 72