Margit Szécsi
Margit Szécsi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de majo 1928 en Budapeŝto | ||||
Morto | 23-an de novembro 1990 (62-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | László Nagy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Margit SZECSI [sEĉi], hungare Szécsi Margit estis hungara poetino. Ŝia edzo estis László Nagy.
Margit Szécsi naskiĝis la 28-an de majo 1928 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 23-an de novembro 1990 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Margit Szécsi frekventis gimnazion kaj universitaton en Budapeŝto. Dum la universitataj jaroj ŝi komencis poemadi en revuoj. En 1952 ŝi laboris en konstruado de Sztálinváros kaj en la sama jaro ŝi edziniĝis. Post unu jaro ŝi naskis filon. En 1955 ŝia unua poemaro aperis, baldaŭe ŝi ricevis premiojn.
Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Március (Marto), debuta poemaro, 1955
- A trombitákat összesöprik (Oni balaas la trumpetojn), poemaro, 1965
- Szent Buborék (Sankta veziketo), poemaro, 1974
- Mit viszel, folyó? (Kion vi portas, rivero?), elektitaj poemoj, 1978
- Költő a holdban (Poeto en la luno), ĉiuj poemoj, 1984
- Szécsi Margit válogatott versei (Elektitaj poemoj de Margit Szécsi), postmorta eldono, 2002
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- Hungara Vikipedio