Mark Malloch Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mark Malloch Brown, 2008

George Mark Malloch BROWN (naskiĝis la 16-an de septembro 1953(nun 1953-09-16)) estas brita ĵurnalisto, ekonomikisto kaj estis ŝtata ministro por Afriko, Azio kaj Unuiĝintaj Nacioj en la Registaro de Gordon Brown de junio 2007 ĝis oktobro 2009.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malloch Brown studis historion ĉe la Magdalene College en Kembriĝo kaj finis studadon kun Master’s Degree en politologio ĉe la Universitato de Michigan.

Sian laboron en la ĵurnalismo li komencis kiel politika korespondanto de la revuo The Economist (1977-1979) kaj kiel fonda eldonisto de la Economist Development Report. De 1986 ĝis 1994 li estis internacia gravulo ĉe la Sawyer-Miller Group, antaŭ ol li ŝanĝis la laboron al la alta UN-komisio pri rifuĝintoj, por kiu li estris la misiojn pri kamboĝaj rifuĝintoj en Tajlando.

De 1999 ĝis 2005 li estis PUND-administranto – tio estas ĝenerale konsiderata kiel la trie plej alta ofico en la UN. Antaŭe li havis estran funkcion ĉe la Monda banko, inter alie kiel vicprezidento por eksteraj aferoj. Tiufunkcie li ankaŭ respondecis pri la rilatoj al UN.

Brown estis kabineda estro por la tiama Ĝenerala Sekretario Kofi Annan ĝis 1-a de aprilo 2006, kiam li iĝis la sekvanto de la kanadanino Louise Fréchette en la ofico de la Vicĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj. Tiun oficon li havis ĝis decembro 2006, kiam finiĝis ankaŭ la ofica tempo de Kofi Annan.

La 27-an de junio 2007 estis anoncita, ke Malloch Brown apartenos al la kabineto de la nova Brita Ĉefministro Gordon Brown kiel ŝtata ministro en la Foreign and Commonwealth Office (FCO). Lia ofico koncernis Azion, Afrikon kaj Unuiĝintan Naciaron. Plue li iĝis dumviva membro de la House of Lords. Fine de julio 2009, li eksiĝis el la ministra ofico, laŭ propraj mencioj pro personaj kaj familiaj kaŭzoj.

Titoloj kaj Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Brown estas honorigita jene:

  • Li havas la titolon Barono
  • Ricevis li la Order of St Michael and St George
  • Li estas ano de la Privy Council

Ligiloj[redakti | redakti fonton]