Mark Van Doren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mark Van Doren
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1894 (1894-06-13)
en Kantono Vermiljono
Morto 10-an de decembro 1972 (1972-12-10) (78-jaraĝa)
en Torrington
Tombo Cornwall Hollow Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • UIUC College of Media vd
Familio
Edz(in)o Dorothy Graffe Van Doren vd
Infanoj Charles Van Doren vd
Profesio
Okupo poeto • aŭtobiografo • literaturkritikisto • universitata instruisto • profesoroverkistoĵurnalisto • filmkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mark Van Doren (13a de Junio, 1894 – 10a de Decembro, 1972) estis usona poeto, verkisto kaj kritikisto. Li estis fakulo kaj profesoro de angla en la Kolumbia Universitato dum preskaŭ 40 jaroj, kie li inspiris generacion de influaj verkistoj kaj pensuloj kiel Thomas Merton, Robert Lax, John Berryman, Whittaker Chambers, kaj verkistoj de la Beat-generacio kiel Allen Ginsberg kaj Jack Kerouac. Li estis literatura redaktoro de la gazeto The Nation, en Novjorko (1924–1928), kaj ties filmokritikisto, de 1935 ĝis 1938.[1]

En 1940 li ricevis la Premion Pulitzer por Poezio pro Collected Poems 1922–1938. Inter liaj aliaj elstaraj verkoj, multaj publikigitaj en The Kenyon Review,[2] estas kunlaboro kun lia frato Carl Van Doren, American and British Literature since 1890 (1939); kritikaj studoj, The Poetry of John Dryden (1920), Shakespeare (1939), The Noble Voice (1945) kaj Nathaniel Hawthorne (1949); kolektoj de poemoj kiel Jonathan Gentry (1931); rakontoj; kaj la versa teatraĵo The Last Days of Lincoln (1959).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mark Van Doren Encyclopædia Britannica
  2. "History" Arkivigite je 2008-12-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita en 2008-12-30 en la Wayback Machine de la retejo de Kenyon Review, alirita la 26an de Januaro, 2007

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • The Essays of Mark Van Doren: (1924-1972) Selected, kun enkonduko de William Claire. Westport, Conn.: Greenwood Press.
  • Mark Van Doren, de J. T. Ledbetter. Peter Lang, 1996. ISBN 0-8204-3334-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]