Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maro estas parto de monda oceano, apartigita de ĝi per tero aŭ subakva montara reliefo. Maro diferencas de oceano per hidrologia kaj meteorologia reĝimoj. Ju pli la maro estas izolita per terpecoj, des pli ĝi diferencas de oceano. Laŭ grado de izoliteco de oceanoj, maroj povas esti internaj, periferiaj kaj interinsulaj.

Kondiĉe, oni nomas "maro" kelkajn malfermitajn partojn de oceano, ekz. Sargasa Maro, kaj grandajn lagojn - Kaspia Maro, Arala Maro, Morta Maro.

Plej grandaj maroj (laŭ surfaco, mln kv.km.)

Sargasa Maro6,0 Weddella Maro 2,9
Filipina Maro 5,7 Kariba Maro 2,8
Araba Maro 4,6 Mediteranea Maro 2,5
Korala Maro 4,1 Beringa Maro 2,3
Sudĉina Maro 3,5 Oĥocka Maro 1,6
Tasmana Maro 3,3 Barenca Maro 1,4
Fiĝia Maro 3,2 Norvega Maro 1,3

Aliaj konataj maroj:

Vidu ankaŭ

Bildaro

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri maro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Laŭdu belecon de l' maro, sed ĉe rando de arbaro. 
  • Citaĵo
     Ne maro dronigas ŝipon, sed la ventoj. 
  • Citaĵo
     Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas. 

Aliaj projektoj

Bibliografio

  • Giunio, Petar 1958 : Kial estas blua la maro, Geografia Revuo, 3(3), 24-25.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.underwatertimes.com/oceans/oceans.php greke http://et.wiktionary.org/wiki/Meri greke http://www.deepwave.org greke http://www.meercam.com greke marista terminaro

Referencoj

  1. Lernu

Ŝablono:LigoElstara