Martin Haase

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Martin Haase

Martin HAASE, naskita la 25-an de oktobro 1962 en Dortmund, estas fakulo pri latinidaj lingvoj kaj pri la eŭska lingvo. Li laboras ankaŭ pri gestaj lingvoj surdmutulaj. Krome li estas la nuna direktoro de Germana Esperanto-Instituto. En la Esperanto-movado li konatiĝis jam pli frue kiel prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj aktoro de la amatora teatra grupo Kia koincido.

Haase komence studis en Tuluzo kaj akiris licencion. Poste li magistriĝis kaj doktoriĝis pri lingvistiko en Kolonjo en 1988 (resp. 1991). Post agado ĉe la universitatoj de Hamburgo, Osnabrück, Freiburg kaj Berlino (Libera Universitato, Teknologia Universitato) li nun estas estro de la fako pri latinidaj lingvoj ĉe la universitato de Bamberg.

Haase studis plurajn lingvojn surloke dum longaj restadoj eksterlande. Unu el liaj specialaĵoj estas la studo de lokaj aŭ alikaŭzaj variantoj de unu lingvo. Krom ampleksajn kontribuojn al la studprogramo de sia universitato li aranĝas ankaŭ malferman "lingvistikan kolokvon", kiun povas partopreni ĉiuj interesuloj pri lingvistikaj temoj.

Haase estas ankaŭ profesoro de AIS.

Eksteraj ligiloj


Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Haase, Martin" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "1962".