Martin Opitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin OPITZ [matin opic] (n. 23-an de decembro 1597 en Bunzlau, m. 20-an de aŭgusto 1639 de la Pesto en Dancigo) estis germana poeto. Ekde 1627 li portis nobeltitolon: Martin OPITZ VON BOBERFELD.

Opitz verkis en la germana kaj la latina lingvo kaj estis elstara tradukisto. Li luktis por la pureco de la germana lingvo kaj havis grandan influon al la baroka literaturo. En la jaro 1627 li verkis la unuan operlibreton (Dafne) en la germana lingvo (la muzikon komponis Heinrich Schütz). Li instruis en Alba Iulia.

Listo de verkoj

  • Aristarchus (1617)
  • Buch von der Deutschen Poeterey (1624)
  • Teutsche Poemata (1624)
  • Dafne (1627)
  • Schäfferey von der Nimfen Hercinie (1630)
  • Vesuvius (1633)

En Esperanto aperis

El la Libro pri la germana poezio ; Epigramo ; Carpe diem ; Al la amatino.
En: Germana antologio. – Gerlingen : Bleicher, 1985. – p. 267 – 271.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.ub.fu-berlin.de/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/multi_lmno/opitz.html greke http://gutenberg.spiegel.de/opitz/poeterey/poeterey.htm greke http://www.texttexturen.de/arbeiten/opitz_poeterey greke http://www.martin-opitz-bibliothek.de/ueber_martin_opitz.htm