Bolesławiec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bolesławiec
Flago Blazono
Devizo: La urbo de ceramiko.
Bolesławiec (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Genitivo de la nomo Bolesławca
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Bolesławiec
Komunumo Komunumo Bolesławiec
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Urborajtoj 1251
Koordinatoj 51° 16′ N, 15° 34′ O51.26666666666715.566666666667Koordinatoj: 51° 16′ N, 15° 34′ O
Alto super la marnivelo 187-198 m
Areo 22,81 km2
Loĝantaro 41117 (en 2004)
Loĝdenso 1802,6/km2
Poŝtkodo 59-700
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DBL
Estro Piotr Roman
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Adreso de estraro Rynek 41
Retpoŝto de estraro umboleslawiec@um.boleslawiec.pl
Poŝtkodo de estraro 59-700
Telefono de estraro 075 645-64-00
Fakso de estraro 075 645-64-402
Ĝemelaj urboj Flag of Denmark.svg (Danio) Hobro
Flago-de-Germanio.svg (Germanio) Pirna
Flago-de-Germanio.svg (Germanio) Siegburg
Flago-de-Ĉeĥio.svg (Ĉeĥio) Ceska Tilio
Flag of France.svg (Francio) Nogent-sur-Marne
Flag of Bosnia and Herzegovina.svg (Bosnio kaj Hercegovino) Prnjavor
Komunuma retejo http://www.um.boleslawiec.pl
Domajno boleslawiec.pl
v  d  r
Information icon.svg
La urboplaco.

Bolesławiec - [elparolu: bolesŭaviec]; (germane: Bunzlau) estas urbo en Pollando kun rajtoj de komunumo, ĉefurbo de Distrikto Bolesławiec kaj apartenas al provinco Malsupra Silezio (pole: Dolny Śląsk). Bolesławiec situas ĉe la dekstra bordo de la rivero Bóbr.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en ĉirkaŭ 800 jaro en loko hodiaŭa vilaĝo Ołobok (proksime de la urbo Bolesławiec) troviĝis kulta loko, slava pagana templo. Komenca historio de Bolesławiec kunligas kun setlado de slava tribo Bobrzanie [elparolu: bobĵanie] ĉe maldekstra bordo de rivero Bóbr. La setlejo gardis vadejon tra la rivero. En la 11-a – la 12-a jarcento ekestis ĉi tie gardanta kastelo. Pro ĝia kreskinta graveco (lokiĝo ĉe Reĝa Vojo [Via Regia] de Silezio al Luzacio kaj ĉe vojo de nordo al Ĉeĥio) pola piastida princo Bolesław la 1-a Wysoki ekestigis ĉi tie en 1202 jaro sidejo de kasteldistrikto. La rango “kasteldistrikto” farigis la kastelon kiel fortreso, en kiu kastelestrujo regis anstataŭ princo. La kastelestrujo estris pri kasteldistrikta tereno kaj pri kasteldistrikta loĝantaro. La unua kastelestrujo nomiĝis Nanker.

Ĉe kastelo pligrandiĝis la setlejo kaj plimultiĝis loĝantaro. Ĉi tio kaŭzis, ke en 1251 jaro la pola princo Bolesław la 2-a Rogatka (Łysy) [elparolu: bolesŭav rogatka (ŭisi)] donis al la setlejo urborajton.

La urba nomo „Bolesławiec” ĝuste devenas de nomoj la unuaj piastaj princoj, kiuj estis kunligitaj kun historio de la urbo. Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis 1392 jaro, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. En 1526 jaro la Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740 jaro sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945 jaro, post la dua mondmilito.

Revenante al periodo de piastida regado, en 1278 jaro Svidna-Javoria princo Bolko la 1-a Surowy prenis sub regado la urbon Bolesławiec kaj konstruis novan kastelon.

La urbo estis lokita ĉe „Reĝa Vojo” kaj pro tio ĝi diskonstruiĝis laŭlonge de akso de oriento al okcidento. Jam en 1298 jaro oni starigis ĉi tie doganan apudliman stacion. Ekonomia disvolviĝo de la urbo kaŭzis, ke en 1316 jaro lignotera remparo estis anstataŭita pere de masonita remparo kun tri pordegoj. Pro malproksimeco de princlanda centro la urbanoj havis multe da sendependeco. En 1327 jaro Bolesławiec ricevis privilegion por organizi de sala bazaro, en 1356 privilegion por organizi de vinoproduktejo, kaj en 1388 privilegion por organizi porkaĵoproduktejon. De 1398 jaro la Bolesławiec apartenis al „Milita Unio de Sileziaj Urboj”, kiu celis ŝirmi komercistojn de rabistoj kaj de feŭdestraj despotecoj. En 1422 jaro Sigismondo de Luksemburgio donis al la urbo privilegion por produktado de biero. Tra jarcentoj Bolesławiec estis konata pro sia bonega biero. En la 15-a jarcento komencis disvolviĝi drapa metio, kolorigada metio, leda metio kaj produktado de potoj el argilo.

En jaroj 1427-1429 la urbo estiĝis viktimo de husanaj invadoj. En 1429 jaro husanoj postulis de urbanoj grandegan elaĉetmonon. La husmovado kaŭzis grandan detruon de la urbo.

En 1454 jaro fama predikanto Jan Kapistran pere de siaj fanatikaj predikoj kaŭzis inter alie likvidon de juda komunumo. La jaroj 1464-1474 estis la tempo de militoj inter la Jiří z Poděbrad kaj Vladislao la 2-a Jagello pro heredo de ĉeĥa trono. Ankaŭ ĉi tiuj militoj tuŝis la Silezion kaj la Bolesławiec.

La urba regantaro sendependiĝis ne tro frue. Nur en 1326 jaro Mikołaj Broda ekestis la unua urbestro. En 1504 jaro Vladislao la 2-a Jagello permesis al sendependa elekto de urba konsilantaro, permesis establi urban juĝejon kaj donis la rajton al du kermesoj dum unu jaro. Tamen la urbo daŭre havis reĝajn anstataŭantojn, de kiuj treege volis liberiĝi. Maĥinacioj de patricioj kaŭzis ribelon de malpliriĉaj urbanoj. Tamen lideroj estis kaptitaj kaj devis pagi grandan monpunon. Malgraŭ ĉi tio la urbo daŭre rapide disvolviĝis. Sur loko de estinta juda komunumo ekestis Mikołajowskie Antaŭurbo. Post kvarono de la jarcento ĉirkaŭ de la preĝejo patronita per “Sankta Hedviga”, kiu estis rekonstruita post husanaj invadoj, ekestis Supra Antaŭurbo. La plej granda Malsupra Antaŭurbo, lokita ĉirkaŭ sidejo de “Kavalira Ordeno kun Ruĝa Stelo” kiuj ekloĝis ĉi tie de 1260 jaro. En Malsupra Antaŭurbo troviĝis dua, post tiu en la urboplaco, magazeno de salo, kio pruvis pri riĉeco de la urbo.

Pionira en tiutempa Eŭropo estis konstruado en 1531 jaro de kanalaro, kaj en 1565 – de akvokonduko. Ankaŭ tiutempe oni komencis pavimigi stratojn. En 1573 jaro ekestis la unua stacio de regula poŝto. En 1549 jaro vivis en la urbo 3450 da urbanoj kaj estis la unu el grandaj urboj de Silezio.

Kune kun riĉeco sekvis kultura disvolvo. Eble jam en la 14-a jarcento en Bolesławiec estis lernejo. En la 15-a jarcento la lernejon finis krakova kartografo Hanusz, kaj en la 16-a jarcento la lernejon finis plej eminenta persono de la urbo – Martin Opitz.

La 16-a jarcento estis “ora periodo” por la urbo, kiam ĝi grave plukonstruiĝis kaj renoviĝis en la renesanca stilo.

Komence la tridekjara milito ne estis tro turmenta por la urbo, sed veraj suferoj venis post 1625 jaro. Trairadoj de militistaroj, kontribucioj, kaj fine granda incendio en 1642 jaro kaŭzis, ke Bolesławiec estis preskaŭ ruinigita. Post la Vestfalia Paco vivis ĉi tie 80 da personoj. Post la sileziaj militoj en 1740 jaro la urbo troviĝis en Prusio. Tra dekkelkaj jaroj daŭris rekonstruado, malfaciligita pere de migrado de evangelianoj al Rawicz pro kontraŭreformacia persekutado. La urbanoj profitis incendio de la kastelo por sendependiĝi de reĝa „protekto”. La urba riĉeco ekkreskis nur en komenco de la 18-a jarcento kaj tial ekiĝis zorgo pri higieno de 3000 urbanoj. Estis eldonita malpermeso al konstruado de la lignaj domoj. La postkastela ruino estis malkonstruita. La metio denove donis profitojn. Precipe disvolviĝis ceramiko kaj potfarado. Ĉi tiuj produktoj estis eksportitaj al najbaraj ŝtatoj, inter alie de 1809 jaro la ceramikaj tuboj (specialaĵo ĝis hodiaŭ!). En 1698 jaro oni komencis produktadon brunajn kafokruĉojn, kaj speciala sukceso de majstro Johann Gottlieb Joppe estis en 1753 jaro produktado de grandega poto (2,5 m da alteco kaj 3,24 m da cirkonferenco), kio estis atrakciaĵo por vizitantoj.

La maŭzoleo de Kutuzow.

Bonan periodon interrompis la napoleon-aj militoj. En jaroj 1812 kaj 1813 tra la urbo marŝis franca armeo. Ĉi tie en 1813 jaro postkurinte trairis rusa armeo. Ilia ĉefkomandanto, feldmarŝalo Mihail Kutuzow la 28-a de aprilo mortis en la urbo. Lia koro estis lokita en speciala maŭzoleo.

En 1865 jaro en la urbo estis funkciigita la unua vapormaŝino. Ĉi tiu evento komencis rapidan disvolviĝon de la industrio. Ekstaris vitrofarejo, gasfabriko kaj longa fervoja ponto super la rivero Bóbr (1844), danke al kio en 1851 jaro la urbo ekhavis fervojan kunigon ĝis Vroclavo kaj Dresdeno.
La disvolviĝo sekvis en la 20-a jarcento. En 1935 jaro Bolesławiec havis 20079 da loĝantoj, kaj en 1939 ĉirkaŭ 22000 da loĝantoj. En 1930 jaro ekestis kuprouzino, kiu profitis el ercoj de proksima minejo.

Fine de la dua mondmilito Bolesławiec troviĝis sur la batala vojo de la Sovetunia Armeo. Post la malfacilaj bataloj la urbo estis okupita la 20-a de februaro 1945 jaro. La malnova parto de la urbo estis ĉirkaŭ 60% detruita. Post la dua mondmilito pro reaktivigo de la ĉirkaŭa kuprobaseno kaŭzis aktiviĝo de komerco. La Bolesławiec – kiel la unua urbo de Malsupra Silezio – estis komplete rekonstruita kaj poste plukonstruita. Ankaŭ la malnova urbo estis zorgeme rekonstruita kaj renovigita.

En 1990 Bolesławiec havis 44 500 loĝantojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbodomo[redakti | redakti fonton]


La unua, ligna urbodomo estis konstruita probable jam en la 14-a jarcento. Post la husanaj militoj estis konstruita en 1432 jaro nova, masonita urbodomo. La urboplaco estis plilongigita kaj la urbodomo estis ne centre lokita, por ke veturiloj povis veturi diagonale tra la urboplaco. En jaroj 1524-35 la urbodomo estis grave plukonstruita. Por tio estis venigita eminenta arkitekto Wendel Rosskopf el Zgorzelec. El ĉi tiu tempo restis ĝis hodiaŭ la urbodoma turo kaj karcero sub la turo. En la unu, partera ĉambro estas videblaj nervuraj volboj laŭ cirkela forstreko, projektitaj per Wendel Roskopf (nur Wendel Roskopf faris en Silezio tiamanierajn aĵojn). Dum laboro servis kiel modelo, ĉambro de Ladislao en Hradčany (Prago). Posttempe al la urbodomo estis alkonstruitaj multaj aloj. Kelkfoje estis rekonstruita la turo, kiu en la 18-a jarcento estis suprita pere de svelta helmo. En jaroj 1776-81 tuta urbodomo estis baroke alikonstruita, kaj en fino de la 19-a jarcento estis forigitaj aloj kaj malsupra parto de la turo estis kovrita pere de ŝtono. En suda fasado de la urbodomo troviĝas renesancaj portaloj translokigitaj el urboplacaj brikdomoj. En orienta muro estas enmasonita bareliefo prezentanta senarmigadon de napoleon-a marŝalo pere de loĝantino Rozalia Joanna von Bonin. Apud la bareliefo troviĝas memoraĵa tabulo dediĉita al unua, estrinta post la dua mondmilito, urbestro Bolesław Kubik. En suda muro troviĝas blazono de Bolesławiec, kaj maldekstre sunhorloĝo el komenco de la 20-a jarcento.

La antikvaj brikdomoj[redakti | redakti fonton]


Malgraŭ grandaj detruoj post la dua mondmilito restis multe da antikvaj brikdomoj, kiuj estis bele restaŭritaj. Ili staras laŭ la stratoj de malnova urbo. La fasadoj de la antikvaj brikdomoj estis faritaj laŭ renesanca, klasikisma kaj ĉefe baroka stiloj.

La kristana paroĥa preĝejo patronata per “Ĉieliro de Plejsankta Maria Virgulino” kaj “Sankta Nikolao[redakti | redakti fonton]


La preĝejo devenas el ĉirkaŭ 1261 jaro, kiam ĉi tie estis konstruita la unua templo. Dum la husanaj invadoj, en 1429 jaro, la templo estis forbrulita. La rekonstruo estis finita nur en 1492 jaro. Ekstaris vasta ŝtona gotika halo kun trinava ĥorejo. Ĝi estis verko de luzacia-saksia konstruaj metiistoj. Post la incendio en 1642 jaro eno de la preĝejo estis aranĝita je la baroka stilo laŭ projekto de Giulio Simonetti.
Sub la preĝeja turo (55 metroj da alteco kun 1002 kg sonorilo nomata „Maria Virgulino”) troviĝas kapelo el 1517 jaro patronata per “La Sankta Kruco”. En ekstera muro troviĝas multaj epitafoj el la 16-a kaj 17-a jarcento. Apud la enirejo al preĝejo staras skulptaĵoj de sanktuloj, kiuj estis ĉi tie translokitaj de diversaj lokoj en la urbo. Enirejo al tereno ĉirkaŭ la preĝejo kondukas tra baroka pordego el 1724 jaro laŭ projekto de ĉeĥa aŭtoro Vaclavo Prochowski. En suda fasado de la preĝejo super la epitafoj troviĝas sunhorloĝo el 1907 jaro.
Ene de la preĝejo inter alie oni povas admiri:
- en skulptita ĉefa altaro troviĝas sceno de Ĉieliro de Plejsankta Maria Virgulino kun figuroj de sanktuloj,
- du barokaj flankaj altaroj, la unu patronata per Sankta Barbara kun ligna baptujo el 1727 jaro kaj la dua patronata per Sankta Katarina kun pentraĵoj el la 17-a jarcento,
- predikejo el 1766 jaro kun baldakeno en formo de rikoltafeste florkrono,
- orgeno el 1579 jaro,
- sur la norda muro de la ĥorejo troviĝas pentraĵo de Georgo Vilhelmo Neunhertz – „Kristo Krucumita” el 1736 jaro,
- sur kornico de ĉefa navo troviĝas skulptaĵoj de la 12 apostoloj skulptitaj de Giovanni aŭ Pietro Simonetti.

La kristana preĝejo patronata per “Dipatrino de Senĉesa Helpo”[redakti | redakti fonton]


La malfrue baroka preĝejo, antaŭe evangelika, hodiaŭ - katolika, estis konstruita surloke de antaŭa kastelo en jaroj 1752-56. La novgotika turo (la 73 m da alteco) estis konstruita el grejso en jaroj 1834-35 laŭ projekto de Fryderyk Engelhardt Gansel (li ankaŭ projektis la fervojan ponton). En la turo troviĝas la tri sonoriloj faritaj en 1971 jaro, el kiuj plej granda pezas 1650 kg kaj nomiĝas “Dipatrino de Senĉesa Helpo”. Post la dua mondmilito la preĝejo ruiniĝis. De 1970 jaro servas por katolikoj. Eno de la unuhala preĝejo estas modesta.
Sur la Kastela Placo staras skulptaĵo de P. Breuer el la 1902 jaro. Ĉe la preĝejo troviĝas unuetaĝa sed eĉ la 10-aksa domo de la pastoro, konstruita en la 1767 jaro.

La kristana preĝejo patronata per “Rozaria Dipatrino”[redakti | redakti fonton]

La kristana preĝejo patronata per “Rozaria Dipatrino”.


La plej malnova templo en Bolesławiec. Unuafoje priskribita en dokumentoj el la 1270 jaro. La ĥorejo devenas el la 13-a jarcento. La preĝeja turo restaŭrita en posteaj jarcentoj devenas el la dua duono de la 16-a jarcento. Ene de la preĝejo troviĝas rozaria altaro, kiu estis ĉi tie translokita el preĝejo de dominikanoj en la 1810 jaro. En la preĝeja turo troviĝas la du sonoriloj el la 1970-aj jaroj. Ene, sur la muroj troviĝas epitafoj el la 16-a – la 18-a jarcento. Ĉio estas ĉirkaŭigata pere la ŝtona muro.

La estinta Monaĥejo de Dominikanoj[redakti | redakti fonton]

La estinta Monaĥejo de Dominikanoj.


La domo, en kiu hodiaŭ estas sidejo de la Komunuma Oficejo, estis ero de monaĥeja komplekso. La dominikanoj venis rekte el Clairvaŭ en 1234 jaro, post kiam la silezia princo Henryk la 1-a Brodaty kun lia edzino Hedviga (kiu poste estiĝis sanktulino, patronanta al Silezio) konstruis ĉi tie monaĥejon. Post la detruoj, kaŭzitaj per la husanaj militoj, la monaĥejo estis rekonstruita en 1432 jaro. En reformacia tempo la monaĥoj estis forigitaj, kaj la domoj estis dediĉitaj al laikaj celoj. Fine en 1575 jaro la restaĵo estis malkonstruita. En 1678 jaro oni komencis krei novan monaĥejan grupon. Pro sekularigo de ekleziaj havaĵoj, komence de la 19-a jarcento la monaĥejo estis likvidita. En 1816 jaro la preĝejo troviĝinta en la monaĥeja grupo estis detruita. Ekzistanta ĝis hodiaŭ domo de Komunuma Oficejo tio estas antaŭa, duetaĝa refektorio el 1714 jaro, iom alikonstruita. en komenco de la 19-a jarcento. En ekstera, okcidenta muro troviĝas blazona ŝildo.


La remparo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ detruoj preskaŭ la tuta malnova urbo estas ĉirkaŭata per remparo. La remparo ekestis en 1313 jaro, kaj plukonstruita en komenco de la 15-a jarcento. En 1479 jaro ekestis sekva zono de remparo. La remparo estis parte detruita en 1555 jaro, kaj en 1607 jaro kiam oni provis plialtigi ĝin. En 1813 jaro la francoj komencis laŭplane detrui la remparon. Poste ĝia likvido daŭris ĝis 1870 jaro.


La fervoja ponto[redakti | redakti fonton]


La fervoja ponto estis konstruita en jaroj 1844-45 laŭ projekto de Fryderyk Engelhardt Gansel. Ĝi estis konstruita el grejso, estas 490 m longa, havas 26 m da alteco kaj troviĝas sur la 36 spanoj. Hodiaŭ estas la plej longa ponto en Silezio.

Konataj personej el Bolesławiec[redakti | redakti fonton]

Bibliografio kaj fontoj[redakti | redakti fonton]