Martin Roháč

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin Roháč (? Velká Bíteš17-a de februaro 1571 Velká Bíteš)[1] estis ĉeĥa soldato kaj pli poste ankaŭ rabisto kaj murdisto kun historie la plej granda nombro de viktimoj en Ĉeĥaj landoj. Li devenis el Velká Bíteš. Kun sia rabista grupo li murdis en la jaroj 1568–1571 59 homojn.[2]

La vivo[redakti | redakti fonton]

Jam kiel soldato li partoprenis en la milito kontraŭ Turkio en la jaroj 1566–1568. Tiu finiĝis per fermo de Drinopola paco kaj tial li estis tralasita el la deĵoro. Komune kun kelkaj pluaj soldatoj li komencis rabi kaj murdi. Iliaj viktimoj estis precipe sendefendaj aĉetistoj kaj metiistoj, al kiuj ili ŝtelis monon, varon kaj kutime ankaŭ vestojn.

La unuaj murdoj estis krimitaj jam en Transilvanio, kie al lia grupo falis kiel viktimoj 4 homoj. Tiuj estis ŝtelitaj je 24 guldenoj kaj vestaro. Plua viktimo estis aĉetisto proksime de Vieno, kiu estis ŝtelita je 40 guldenoj, du manpafiloj kaj vestaro. Ĉe Rahaŝpurko ili krimis du murdojn. Ĉifoje ili ŝtelis siajn viktimojn je armiloj. La sekvantajn murdojn ili krimis ĉe Stupava, sub Preŝpurko, en Uherské Hradiště, Uherský Brod, ĉe Bánov, en hodiaŭa Velké Bílovice kaj en Hustopeče u Brna, kie en unu tago ili murdis tri virojn kaj prirabis drapistojn je tri staturojn da ŝtofo. Pluaj murdoj okazis en Újezd, Poštorná kaj ĉe Ivančice.[3]

Post tiuj ĉi krimoj kelkaj membroj de la grupo decidis foriri, ĉar ili jam venis hejmen. Komune restis kun li sole Mikuláš Miča el Předklášteří ĉe Tišnov kaj Jan Čech. Ilia krueleco poste plialtiĝis. Ekzemple ĉe Mělník, malantaŭ Čáslav kaj ĉe Chrudim ili murdis 3 gravedajn virinojn, ili eltranĉis el ili kvar embriojn kaj al la nenaskiĝintaj infanoj ili elprenis la korojn, pulmojn kaj hepatojn, kiujn ili kuiris kaj manĝis. Ili kredis, ke tio kuraĝigos ilin kaj ili povos pli longe rabi kaj murdi.[1] En la jaro 1571 estis en Tišnov kaptita Mikuláš Míča. Tiam aktiva estis jam sole Roháč.[4] Míča konfesisi sin sur torturiloj kaj baldaŭ post tio estis en Velká Bíteš kaptita Roháč, kaj same li finis sur torturiloj, kie li konfesis sin al siaj krimoj.

Verdikto super Martin Roháč estis púroklamita la 7-an de februaro 1571. Ĝi estis same kruela, kiel estis la kruelaj krimoj faritaj fare de grupo de Martin Roháč. Unue devis esti al la kondamnito ĉe punpilorio forprenitaj artikolojn de fingroj kaj post li devis esti alkondukita al ekzekutejo, kie ekzekutisto devis ŝiriper tenajlo partoj de lia korpo, poste devis esti al li per rado rompitaj ĉiujn ekstremaĵojn kaj ankoraŭ dumvive li devis esti enplektita en radon kaj tiel atendi sian morton. La verdikto super la kondamnito estis plenumita fare de ekzekutisto el Brno kaj liaj ses helpantoj la 17-an de februaro 1571.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Brunnerová, Soňa. Brutala rabisto kaj kanibalo el la 16-a jarcento. Li murdis gravedulinojn kaj voris nenaskiĝintajn infanojn. nasregion.cz. Alirita 2021-12-20.
  2. Martin Roháč. kriminalistika.eu. Alirita 2021-12-20.
  3. Ŝtelisto, murdisto kaj kanibalo. kampocesku.cz. Alirita 2021-12-20.
  4. Brutala soldata rabema murdo. detektorweb.info. Alirita 2021-12-20.
  5. Ekzekuto de Martin Roháč. hrdelnipravo.cz. Alirita 2021-12-20.