Martinika Sendependisma Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Martinika Sendependisma Movado
Mouvement indépendantiste martiniquais
Emblemo de Martinika Sendependisma Movado
partio
Prezidanto Alfred Marie-Jeanne
Fondiĝo 1978
Deputitoj (4 en Martiniko)
2 / 577
Regionaj konsilianoj
12 / 41
Departementaj konsilianoj
2 / 45
Retejo www.mim-mk.org
vdr

La Martinika Sendependisma Movado (france "Mouvement indépendantiste martiniquais" aŭ MIM) (Mouvman endépandantis matinitjé en martinika kreolo estas sendependisma maldekstra movado kreita la 1-a de julio 1978 de Alfred Marie-Jeanne kun celo « la malkoloniado kaj la sendependeco de Martiniko ». Sed nun, MIM ne plu starigas sendependecon kiel tujan celon. Pruvcele, okaze de la kunsido de la 18-a de decembro 2008 de la Kongreso de la departementaj kaj reginaj elektitoj de Martiniko, la sendependismaj elektitoj de MIM unuanime voĉdonis por statuta evoluo de la insulo fondita sur la artikolo 74 de la konstitucio de la kvina Franca Respubliko, kiu ebligas aliton al aŭtonomeco. La 10-an de januaro 2010, konsultado de la martinika loĝantaro okazis pri ebla ŝanĝo de la departementa statuto al transmara kolektivumo laŭ la artikolo 74 kaj dotita per ĝusta grado de aŭtonomeco, la elektitoj kaj aktivuloj de MIM voĉdonis jes en tiu konsultado.

Ĝia prezidanto estas la deputito kaj eksa prezidanto de la Regiona Konsilio Alfred Marie-Jeanne.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1973, Alfred Marie-Jeanne kun kelkaj kunuloj, Garcin Malsa, Lucien Veilleur kaj Marc Pulvar fondis la movadon "La Parole au Peuple" ("La Parolo al la Popolo"), kiu fariĝis en 1978, la Martinika Sendependisma Movado. MIM regis, sub prezideco de Alfred Marie-Jeanne, la Regionan Konsilion de Martiniko de 1998 ĝis 2010. La listo de "patriotoj" MIM-CNCP havis 28 elektitoj tiutempe el kiuj 25 elektitoj de MIM.

Organizado[redakti | redakti fonton]

MIM estas prezidata ekde sia fondiĝo de Alfred Marie-Jeanne. La nacia komitato konsistanta el 22 membroj estas la decida organo de MIM. La departementa konsiliano kaj deputito, Jean-Philippe Nilor estas la proparolanto de MIM. La gazeto de MIM nomiĝas La parole au Peuple ("La Parolo al la Popolo") kaj ĝia radio R.L.D.M (Radio Lévé Doubout Matinik).

Balotaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

En ĉiuj balotkampanjoj ĝis la 1990-aj jaroj la partio ne havis signifan sukceson, se tiel la partio venkis en la regionaj elektoj en 1983 je proksimume 3% de la voĉoj.

Okaze de la municipaj kaj kantonaj balotoj de marto 2008, MIM prezentis 17 kandidatojn sur la tuta Martiniko. Por la 1-a fojo en ĝia historio, tiuj kandidatoj atingis sufiĉan rezulton en la municipaj balotoj trudante al dua balotvico 4 elirantajn urbestrojn[1] :

  • En Rivière-Salée, Vincent Duville ricevis 2829 voĉojn, 46,05 %
  • En Sainte-Luce, Jean-Philippe Nilor ricevis 2374 voĉojn, 46,63 %
  • En Saint Esprit, Georges Buisson ricevis 1619 voĉojn, 34,87 %
  • En Trois-Ilets, Lise N'Guéla ricevis 1295 voĉojn, 42,73 %

De la municipaj balotoj de la 9-a kaj 16-a de marto 2008, la "Alliance des patriotes" MIM/CNCP havis 44 municipajn konsilianojn en opozicio en la 13 komunumoj de Martiniko :

  • Fort de Francio: 2 (MIM/CNCP/Palima);
  • Le Lamentin: 4 (MIM/CNCP/PCM) ;
  • Sainte-Luce: 6 ;
  • Le François: 5 ;
  • Rivière-Salée: 7 ;
  • Saint-Esprit: 5 ;
  • Les Trois-Ilets: 6 ;
  • Trinité: 3 ;
  • Le Vauclin: 2 ;
  • Le Robert: 1 ;
  • Le Morne-Rouge: 1 ;
  • Le Marin: 1 ;
  • Gros-Morne: 1

Okaze de la regionaj balotoj de 2010, Alfred Marie-Jeanne estis venkita de Serge Letchimy de PPM La listo « Les patriotes martiniquais kaj sympathisants » kondukita de Alfred Marie-Jeanne ricevis 41 % de la voĉoj en la dua balotvico kaj akiris 12 seĝojn. El la 12 elektitoj de la listo, 8 estis membroj de MIM, nome Daniel Marie-Sainte, Vincent Duville, Jean-Philippe Nilor, Francine Carius, Sandrine Saint-Aimé, Marie-Line Lesdéma, Sylvain Bolinois kaj Aurélie Dalmat. Plie, Daniel Marie-Sainte estis la 11-a vicprezidanto de la Regiona Konsilio.

Okaze de la kantonaj balotoj de la 20-a kaj 27-a de marto 2011, MIM brile konkeris la kantonon Rivière-Pilote sian lokon, sed estis venkita en ĉiuj aliaj kantonoj kie sin prezentis kandidato (Fort de Francio 3, Trois-Ilets, François 2, Lamentin 2, Schoelcher 2, Rivière-Salée, Sainte-Marie 2 kaj Trinité). La 31-an de marto 2011, Lucien Adenet kaj Jean-Philippe Nilor estis elektitaj asesoroj en la konstanta komisiono de la Departementa Konsilio de Martiniko.

En la francaj deputitaj balotoj de 2012, Alfred Marie-Jeanne kandidatiĝis por la 1-a fojo en la 1-a distrikto de Martiniko. Li estis la unua el la unua balotvico per 6496 voĉoj tio estis 28,46 % de la voĉoj. En la dua balotvico, Alfred Marie-Jeanne estis elektita deputito per 15 238 voĉoj tio estis 52,43 % de la voĉoj. Li antaŭestis la elirantan deputiton la socialiston Louis-Joseph Manscour per 1494 voĉoj. Jean-Philippe Nilor estis elektita deputito en la 4-a distrikto de Martiniko per 20 204 voĉoj tio estis 69,41 % de la voĉoj.

MIM havas du deputitojn, ok regionajn konsilianojn kun membrokartoj, du departementajn konsilianojn (Lucien Adenet kaj Jean-Philippe Nilor) kaj unu urbestron (Lucien Veilleur, urbestro de Rivière-Pilote). Tiu partio havas ankaŭ kvardekon de municipaj konsilianoj en la tuta Martiniko.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rezultoj de la 2-a balotvico

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]