Nova Centro (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nova Centro (NC)
Nouveau Centre (NC)
(Pärtio)
Emblemo de Nova Centro (NC)
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Parlamenta(j)
periodo(j)
14-a parlamenta periodo de la kvina Respubliko
Estro Hervé Morin (prezidanto)
Vicprezidantoj Jean-Marie Cavada, Valérie Létard,
Rudy Salles, Jean-Léonce Dupont
Ĝenerala sekretario Philippe Vigier
Proparolantoj Jean-Marie Cavada
Philippe Vigier
Kasisto Charles de Courson
Fondiĝo La 29-an de majo 2007
16-a - 17-a de majo 2008 (fondinta kongreso)
Ĉefa sidejo 84, rue de Grenelle, Parizo, 17-a arondismento
Koloro(j) blua kaj ruĝa
Ideologio Dekstre Centrisma
socialliberalismo
liberalismo
kristana demokratio
eŭropa federsimo
Nacia Asembleo François Zocchetto (Centrisma Alianco (AC))
8 / 577
Senato Jean-Louis Borloo (Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI)
8 / 348
Eŭropaj deputitoj Joseph Daul (PPE)
1 / 74
Membroj 7 319 (februare 2012)[1]
Retejo www.le-nouveaucentre.org
v  d  r
Information icon.svg

La Nova Centro (NC) (france "Nouveau Centre") estas franca centra-dekstra partio. Ĝia orientiĝo estas liberala, humanisma kaj eŭropa.

La statutoj estis deponitaj komence kun la nomo Eŭropa Liberala Sociala Partio (france "Parti social libéral européen") de la malnovaj membroj de Unuiĝo por Franca Demokratio (UDF), kiuj malkonsentis kun la decido de François Bayrou kaj de la nacia konsilio de la 10-a de majo 2007 celanta krei la partion Demokrata Movado (MoDem) por postsekvi UDF.

Sekve de la deputitaj balotoj de 2007, en kiu ĝi gajnis 17 deputitoj sub tiu standardo, ĝi disponis en la nacia Asembleo je parlamenta grupo ariganta 23 membrojn (kaj 2 alligitaj). En februaro 2012, la Nova Centro enhavis 7 319 aliĝintojn[1]. La Nova Centro estis inter la politikaj fortoj, kiuj origine fondis la partion Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (UDI) en septembro 2012.

Kreo[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Logo NouveauCentre.gif
Unua versio de la emblemo de la partio.

La Nova Centro havis 4 ministeriojn en la registaro de François Fillon.

Membroj de Nova Centro venantaj el UDF[redakti | redakti fonton]

La unuaj membroj estis : Jean-Pierre Abelin, Bernard Bosson, Charles de Courson, Stéphane Demilly, Francis Hillmeyer, Olivier Jardé, Yvan Lachaud, Maurice Leroy, Claude Leteurtre, Hervé Morin, Nicolas Perruchot, Jean-Luc Préel, François Rochebloine, André Santini, Rudy Salles, François Sauvadet, kaj Francis Vercamer[2].

Politika programo[redakti | redakti fonton]

La politika programo[3] de la Nova Centro estas tre multe inspirita de tiu adoptita de UDF okaze de la kandidatiĝo de François Bayrou por la prezidenta baloto.

Ekonomio, sociala

Institucioj, politika vivo

  • restarigo de la rolo de la parlamento ;
  • garantio de senpartia ŝtato ;
  • antaŭpuŝo de la laika socio ;
  • pratiktiko de politika vivo surbaze de  :
    • servo de la komuna bono ;
    • kreskigo de la civitana partopreno ;
    • garantio de travidebleco ;
    • starigo de pli ĝusta repezentado.

Edukado

  • absoluta prioritato al edukado ;
  • redukto de la lernejaj malsukcesoj ;
  • 100 % de la lernantoj sciantaj legi kaj skribi je eniro en la 6-a klaso ;
  • ĉeesto de plenkreskuloj en la lernejoj por plifortigi la instruistaron ;
  • organizado de lerneja subteno kaj de prigardataj studoj ;
  • pli bona adapto de la klerigaj vojoj al la kapabloj de la lernantoj;
  • starigo de fidrilato inter gepatroj, lernantoj, instruistoj kaj la nacio.

Dungado, laboro, entreprenoj, esplorado

  • redukto de la socialaj kontribuoj de la salajruloj kaj entreprenoj ;
  • malrigidigo de la 35-hora semajno ;
  • kreskigo de la salajro de la suplementaj laborhoroj ;
  • francamaniera small business act ;
  • garantii daŭran kreskon de la rimedoj dediĉitaj al esplorado.

Buĝeto kaj financoj de la ŝtato

  • redukto de la ŝtatŝuldo ;
  • malpermeso permesi al la registaro prezenti deficitan funkciadan buĝeton.

Medio

  • redukto de energikonsumado ;
  • modifo de la providaj fontoj por dividi per kvar la gasellasojn (forceja efiko) antaŭ 2050 ;
  • restarigo de la prioritateco de la ŝtataj financoj favore al publikaj transportoj ;
  • kreskigo de riveraj kaj fervoja frajtoj ;
  • reklamo por ekonomio « pli respondeca » kaj pli « sobra » kresko.

Eŭropo

  • pli demokratia funkciado de la Eŭropa Unio ;
  • redakto de nova konstitucia traktato ;
  • plifortigo de la eŭropaj kompetentecoj en la sekvantaj sektoroj : ekonomia, industria kaj esplorada politiko, enmigrada politiko, energio, daŭriva evoluigo.

Interna organizado[redakti | redakti fonton]

Sekve de la fondinta kongreso de la 16-a kaj 17-a de majo 2008, nacia estraro estis elektita[4].

  • Ĝenerala Sekretario : Philippe Vigier ;
    • Adjunkta ĝenerala sekretario :Mireille Benedetti (reto de aktivuloj) ;
  • Nacia kasisto, financoj, projekto : Charles de Courson
    • Adjunkta nacia kasisto : Chantal Eyméoud ;

Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Fondinta kongreso de Nîmes (2008)[redakti | redakti fonton]

Hervé Morin, prezidanto de NC.

La 1-a kongreso, kiu fondis "Nova Centro", okazis en Nîmes la 16-a kaj 17-an de majo 2008. La ambicio de la partio estis reokupi la lokon de UDF, arigante la centron kaj kaj la dekstran centron.

Balotoj[redakti | redakti fonton]

Senatanaj balotoj de 2011[redakti | redakti fonton]

Kvankam la Senato fariĝis maldekstra, la Nova Centro gajnis seĝojn okaze de tiu baloto. Aldone al la reelekto de tri elirantaj senatanoj (Valérie Létard en departemento Nord, Yves Pozzo di Borgo en Parizo kaj Jean Boyer en departemento Haute-Loire), kvar novaj senatanoj estis elektitaj, tiel estis dek tri senatanoj por la partio[5].

Prezidenta baloto de 2012[redakti | redakti fonton]

La 7-an de aprilo 2011, Jean-Louis Borloo anoncis, en televida elsendo À vous de juger, en ĉeesto de Hervé Morin, la kreon de « Respublika, Ekologiisma kaj Sociala Alianco » kiu arigus plurajn centrajn-desktrajn movadojn (Radikala Partio, Nova Centro) kaj centrajn-maldesktrajn (Moderna Maldekstro). Tiu partio estus alternativo al la Socialisma Partio (PS) kaj al Unuiĝo por Popola Movado (UMP) ».

En la nacia Asembleo[redakti | redakti fonton]

La 17-an de junio 2012, la Nova Centro sukcesis konservi 8 seĝojn de deputitoj el la 22 seĝoj, kiujn ĝi havis en la 13-a parlamenta periodo de la kvina Franca Respubliko. Plie, kvar el ili forlasis pro malkonsento kun la politika direkto de Hervé Morin, estinta kreinta ĉirkaŭ Jean-Christophe Lagarde, la partion Demokrata Eŭropa Forto (FED) la 10-an de julio 2012. La Nova Centro de tiam fari²gis parto de grupo UDI (Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj), prezidata de Jean-Louis Borloo.

Deputitoj reelektitaj sub la standardo Nova Centro[redakti | redakti fonton]

  1. Charles de Courson, Marne (5-a distrikto), 28 219 voĉoj, 65,79 % ;
  2. Stéphane Demilly, Somme (5-a distrikto), 28 849 voĉoj, 58,09 % ;
  3. Francis Hillmeyer, Haut-Rhin (6-a distrikto), 20 382 voĉoj, 44,11 % ;
  4. Maurice Leroy, Loir-et-Cher (3-a distrikto), 28 847 voĉoj, 58,05 % ;
  5. Hervé Morin, Eure (3-a distrikto), 25 166 voĉoj, 53,17 % ;
  6. Rudy Salles, Alpes-Maritimes (3-a distrikto), 25 060 voĉoj, 58,73 % ;
  7. Francis Vercamer, Nord (7-a distrikto), 19 606 voĉoj, 55,07 % ;
  8. Philippe Vigier, Eure-et-Loir (4-a distrikto), 20 603 voĉoj, 50,72 % (en la 1-a vico) ;

Aliaj deputitoj, kiuj kuniĝis al la grupo Nova Centro[redakti | redakti fonton]

Tiu grupo estis konsistigita la 26-an de junio 2007[6] :

  1. Jean Dionis du Séjour, Lot-et-Garonne, (1-a distrikto) (unue alligita, fariĝis ano en julio 2007) ;
  2. Philippe Folliot (apparenté), Tarn, (3-a distrikto) ;
  3. Michel Hunault, Loire-Atlantique, (6-a distrikto) ;
  4. Jean-Christophe Lagarde, Seine-Saint-Denis, (5-a distrikto) ;
  5. Thierry Benoit (apparenté), Ille-et-Vilaine (6-a distrikto) (de julio 2008 - elektita sub standardo UDF en junio 2007, li komence sidis kiel nealiĝinto. Li estas ano de Centrisma Alianco (AC) de junio 2009)[7] ;
  6. Hervé de Charette Maine-et-Loire (6-a distrikto) ; de la 11-a de januaro 2010[8], elektita sub standardo UMP, li sidis en la grupo UMP ĝis en 2010. Li fariĝis ano de Nova Centro en decembro 2009.

Deputitoj reelektitaj ne plu sidantaj en la nacia Asembleo

  1. Christian Blanc, Yvelines, (3-a distrikto), nomumita ŝtatsekretarion en marto 2008, estis anstataŭita de sia anstataŭantino, Colette Le Moal, membro de la Nova Centro. Li estis reelektia deputito la 5-an de aŭgusto 2010.

Malnovaj membroj de la grupo "Nova Centro"

  • Pierre Lang (alligita), Moselle (6-a distrikto), kvankam li restis ano de UMP, li anoncis sian alligiĝon al la grupo "Nova Centro" en decembro 2007[9] ; la 23-an de septembro 2008, li forlasis ĝin por realiĝi al la grupo UMP.

En Senato[redakti | redakti fonton]

La sentanoj membroj de la Nova Centro sidas nun en la grupo Centrisma Unuiĝo (UC). La anoj de tiu grupo, en ĉeesto de ties prezidanto Michel Mercier (Demokrata Movado (MoDem)) kaj laŭ invito de Jean Arthuis kaj Yves Pozzo Di Borgo, kunvenis la 19-an de junio 2007 por konsideri adopton de propono por subteni la prezidentan majoritaton de Nicolas Sarkozy.

Jean-Léonce Dupont, vicprezidanto de la Nova Centro, anoncis la 2-an de julio 2007, okaze de gazetarkonferenco, ke « 15 ĝis 20 » senatanoj el la 30 de la grupo "Centrisma Unuiĝo" « akordas kun la ideoj » de la Nova Centro.

Inter la membroj de la parlamenta grupo UC, naŭ senatanoj estas membroj de la Nova Centro  :

En la Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

De la balotoj de 2009, la Nova Centro enhavas unu deputiton, kiu sidas en la grupo PPE-DE :

Membroj de la registaro[redakti | redakti fonton]

Unua registaro de François Fillon[redakti | redakti fonton]

Dua registaro de François Fillon[redakti | redakti fonton]

Ekde la 18-a de marto 2008 (registara ŝanĝo sekve de municipaj balotoj de 2008) :

Ekde la 23-a de junio 2009 (registara ŝanĝo sekve de eŭropaj balotoj de 2009) :

  • Valérie Létard, subministro pri Ekologio
  • La posteno de subministro pri ŝtatoficistaro estis nuligita : André Santini reakiris sian deputitan postenon.

Tria registaro de François Fillon[redakti | redakti fonton]

Ekde la 29-a de junio 2011 (registara ŝanĝo) :

Nov-Kaledonio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Noto : membroj kun voĉodonrajto, « Nova Centro : Hervé Morin gajnis prokraston », gazeto Le Figaro, la 25-an de februaro 2012.
  2. « La centra poluso de la prezidanto markas sian teritorion », gazeto Le Monde
  3. Politika programoque, oficiala TTT-ejo de la Nova Centro
  4. Oficiala TTT-ejo de NC alirita la 31-an de majo 2008
  5. Pli da senatanoj por la Nova Centro
  6. Abdoulatifou Aly (Mayotte), unue alligita, tuj forlasis la grupon, kies deklaron li neniam subskribis.
  7. [1] Oficiala TTT-ejo de Nova Centro, gazetarsciigo publikigita la 3-an de julio 2008
  8. (PDF) Debatoj de Hervé de Charette 2009/2010 sur la TTT-ejo de la nacia Asembleo
  9. Oficiala TTT-ejo de la Nova Centro
  10. Gazetarsciigo de Nova Centro

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]